Saltu al enhavo

Nabulo (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nabulo
municipality of Tunisia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 8000
Demografio
Loĝantaro 73 128  () [+]
Geografio
Geografia situo 36° 27′ N, 10° 44′ O (mapo)36.45138910.736111Koordinatoj: 36° 27′ N, 10° 44′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Nabulo (Tunizio)
Nabulo (Tunizio)
DEC
Situo de Nabulo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nabeul [+]
vdr

Nabulo (/ˈnæbəl/ arabe نابل Pri tiu ĉi sono Nābil; berbere ⵏⴰⴱⴻⵍ) estas urbo en Tunizio kun proksimume 60 000 loĝantoj (aktuale en 2014) kaj samtempe la ĉefurbo de la samnoma delegacio kun proksimume 75 000 loĝantoj kaj de la samnoma gubernio kun entute proksimume 78 000 loĝantoj.

La urbo situas proksimume 65 km (veturdistanco) sudoriente de Tunizo sur la suda flanko de la Kabo Bon duoninsulo sur la Golfo de Hammamet. La turisma urbo Hammamet mem estas nur proksimume 14 km for en la sudokcidento.

Nabeul estis fondita en la 5-a jarcento a.K. de la grekoj de Kireno, kaj funkciis kiel havenurbo kaj komerccentro. La nomo estas Tunizigo de la greka Neapolis, "nova urbo", ( etimologie simila al Napolo, Neapolo, kaj Nablus).

La urbo estas populara turistloko, kaj estas la centro de la tunizia  ceramikindustrio.

Vizitindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • La parte volbitaj stratetoj de la suko en la medino de Nabeul ofertas riĉan gamon da agadoj por lokuloj kaj turistoj.
  • En la centro de la urbo troviĝas la malgranda sed moderna Muzeo de Nabeul, inaŭgurita en 1984, kiu prezentas trovaĵojn de "Neapolis" same kiel de proksima Kerkouane.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]