Saltu al enhavo

Nabunturan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nabunturan
municipo de la Filipinoj Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Lando  Filipinoj
Regiono Davaa regiono
Provinco Davao de Oro
Poŝtkodo 8800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 84 340  (2020) [+]
Loĝdenso 365 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 36′ N, 125° 58′ O (mapo)7.6008333333333125.96555555556Koordinatoj: 7° 36′ N, 125° 58′ O (mapo) [+]
Alto 127 m [+]
Areo 231,3 km² (23 130 ha) [+]
Nabunturan (Mindanao)
Nabunturan (Mindanao)
DEC
situo sur la insulo Mindanao
Nabunturan (Filipinoj)
Nabunturan (Filipinoj)
DEC
situo en la Filipinoj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nabunturan [+]
vdr

Nabunturan - tagaloge Bayan ng Nabunturan - estas urbo (municipo) en Filipinoj, en insulo Mindanao, en la Davaa regiono, kie estas ĉefurbo de la provinco Davao de Oro. La urbo havas 28 distriktojn, kiuj enhavas protektitan naturareon. La loknomo devenas de indiĝena lingvo "buntod" signifanta "monto" aŭ "ĉirkaŭita de montoj".

Provinca domo en Nabunturan

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Nabunturan kuŝas ene de la insulo [1]. Tagum troviĝas 25, regiona ĉefurbo Davao 74, Cagayan de Oro 176, General Santos 187, Cebuurbo 376, Zamboanga 432, ĉefurbo Manilo 948, Kvezono 952, Tuguegarao 1205 kilometrojn (aere) [2].

Antaŭ konstruado de la nacia vojo trapasanta Nabunturan, la loko estis malmulte konata; sed malgraŭ la minaco de malario, pioniroj alvenis en la areon. La indiĝena vilaĝo situis laŭ la provinca vojo ĉirkaŭ 4 km de la nuna loko. La menciita vojo estis konstruita en 1938, poste amase venis novaj loĝantoj. Dum la japana erao (1942-1945) Nabunturan estis japana garnizono, poste ĝi estis pro la vojoj komerca centro. En 1957 Nabunturan estis deklarita komunumo. En 1998 aparta provinco naskiĝis kiel Kompostela Valo (nun nomata Davao de Oro) kun ties ĉefurbo Nabunturan.

Nabunturan voje estas alirebla laŭ traira ĉefvojo inter Davao-Butuano kaj estas 2 lokaj vojoj.

La klimato de Nabunturan estas klasifikita kiel ekvatora klimato. En ĉiuj monatoj pluvas. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]