Nacela telfero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dekroĉebla nacela telfero en Svislando de la 50aj jaroj 

Nacela telfero estas aertelfero, ĉe kiu pluraj naceloj (vagonetoj) estas alkroĉitaj al senĉese cirkulanta kablo. Per la kablo la naceloj estas movataj de unu stacio al la alia je unu flanko de la traceo kaj reen je la kontraŭa flanko.

Apliko[redakti | redakti fonton]

Nacela telfero ĉe la Ekspozicio en Hannover

Nacelaj telferoj estas ofte en vintrosportejoj, kie ili en vintro transportas  vintrajn sportulojn kaj dum la tuta jaro aliajn turistojn.

Kelkaj el la nacelaj telferoj estas parto de la urba amasa transporto en montaj lokoj.