Nacelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nacelo estas nomo donita al la motora ejo en la aviadilo en kies flugilo ĝi estas fiksita. Laŭ PIV ĝi estas "parto de aerveturilo, konstruita ekster la fuzelaĝo kaj entenanta personaron aŭ motoro(j)n."[1]

La nacelo eblas uziĝi por kunigi motorojn, tankojn kaj armilojn al la flugiloj aŭ fuzelaĝo. En iuj kazoj, kiel la P-38 Lightning, la pilotejo mem povas esti loĝata en nacelo.

La naceloj havas duan funkcion: redukti la trenadon generitan de la strukturoj de la aviadilo, kaj tial ili havas aerodinamikan dezajnon.

En uzinoj de ventenergio, la nacelo estas la strukturo, kie la helico estas fiksita kaj normale akomodas la generatoron. Ĝi estas la parto malantaŭ la helico, ĉe la supro de la turo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto devenas el la latina navicella (malgranda ŝipo) per la franca nacelle en multaj lingvoj: angle nacelle, portugale nacela, japane ナセル (naseru), indonezia Nasel, finne Naselli. Kvankam la itala kaj la slavaj lingvoj preferas la formo Gondola" (gondolo).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 17an de aprilo 2019.