La noktaj gardistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nachtwacht)
La noktaj gardistoj (1642) - 363 x 437 cm

La plej fama pentraĵo de Rembranto "La kompanio de kapitano Frans Banning Cocq" (nederlande "De Compagnie van kapitein Frans Banning Cocq"), pli konata kiel "La noktaj gardistoj" (nederlande "De Nachtwacht"), estis pentrita en 1642 kaj troviĝas nun en la Rijksmuseum, Amsterdamo (Nederlando).

Titolo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la titolo de la pentraĵo estas nuntempe La noktaj gardistoj kaj historie akceptita, ties origina nomo estis La militista roto de la kapitano Frans Banning Cocq kaj de la leŭtenanto Willen van Ruytenburg. Tio malkovriĝis danke al skribaĵo trovita sur prepara skizo. La pentraĵo estis nomata en la 19a jarcento Patrouille de Nuit fare de franca kritikistaro, kaj Night Watch de Sir Joshua Reynolds; de tie la nomo per kiu oni konas ĝin populare. La deveno de tiu titolo estis misinterpreto, ĉar tiuepoke la pentraĵo estis tiom difektita kaj malheligita pro oksidado kaj malpureco, ke ties figuroj apenaŭ distingeblis, kaj ĝi aspektis nokta sceno. Post restaŭro fare en 1947, oni malheligis la verkon, kaj oni malkovris, ke la titolo ne ĝustas al realo, ĉar ne temas pri nokto, sed pri tago en interno de malhela pordego kie eniras pova lumradio kiu lumigas intense la rolulojn kiuj intervenas en la komponaĵo.

Reprezento[redakti | redakti fonton]

La verko estis mendo de la gildo de arkebuzistoj por sia sidejo kaj pro tio, la pentraĵo estas tiom granda (359 cm × 438 cm).

La kapitano donas ordon eliri al subleŭtenanto kaj fone aperas 18 militistoj, kiuj pagis po pli da cent florenoj por aperi en la pentraĵo. La oficiro plej verŝajne pagis plie. Entute la aŭtoro ricevis 1,600 florenojn. Ĉar tiu gildo estis municipa, ankoraŭ la pentraĵo estas posedanto de la verko kaj pruntedonas ĝin al la Rijksmuseum. Krom la gardistoj, tri kurantaj infanoj kaj unu hundo vigligas la scenon.

La pentraĵo sekvas tradicion de grupaj portretoj kutima en la nederlanda kulturarto. Laŭ tio ĝi ne plaĉis al la mendintoj, kiuj ne ŝatis siajn nerealecon kaj malfrue pagis.