Nacia Ŝoseo 14 (Argentino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ceibas en Entre Ríos, kie ekas la RN 14.
Nacia Ŝoseo 14 inter La Cruz kaj Alvear.
La Nacia Ŝoseo 14 en la Provinco Misiones ĉe la limo kun Corrientes. Fone, la Sierra de Misiones.

La Nacia Ŝoseo 14Mezopotamia Aŭtovojo, kaj en hispana Ruta Nacional 14 José Gervasio Artigas, estas ŝoseo de Argentino. Ĝi ekas en Ceibas, provinco Entre Ríos, en kunfluo kun la Nacia Ŝoseo 12, kaj survoje bordas ĉe la rivero Urugvajo fine en la urbo Bernardo de Irigoyen, Misiones. Estas unu el la plej uzataj de la lando, ĉar estas la enirejo por la komerca trafiko ekde Brazilo.

Oni konstruas aŭtoŝoseon kiu kunigos la aron Gualeguaychú - Paso de los Libres.[1] Ties itinero estas tute asfaltita, escepte de la aro inter Gramado (ĉe San Pedro) kaj Dos Hermanas; tiu ero troviĝas konstruota februare de 2011.[2][3] Ties etendo estas de 1.127 km.

Ĝis komenco de la 21a jarcento pro la relativa mallarĝo kompare kun la abunda veturilaro (ĉefe de grandaj ŝarĝokamionoj brazilaj kaj longdistancaj aŭtobusoj), pro malsufiĉa signalaro kaj zonoj de tre fermitaj kurboj, ĝi estis konata kiel "La Ruta de la Muerte" (Mortoŝoseo) kie kutime mortiĝis veturintoj per malgrandaj aŭtoj, sed lastatempe oni reformis la aŭtovojon kaj jam ne plu aktualas la kromnomo.[1]

Tiu ŝoseo preterpasas ĉe la Nacia Parko El Palmar, kiu karakteriziĝas pro siaj jatajpalmoj, kies enirejo troviĝas ĉe a 6 km sude de Ubajay, en la provinco Entre Ríos. Ĝi preterpasas ankaŭ ĉe la Provinca Parko Cruce Caballero nordoriente de la urbo San Pedro, provinco Misiones.

Urboj[redakti | redakti fonton]

La urboj kun pli ol 5.000 loĝantoj ĉe kiuj pasas tiu ŝoseo el sudo al nordo estas la jenaj:

Provinco Entre Ríos[redakti | redakti fonton]

Gualeguaychú, Concepción del Uruguay, Colón, San José, Villa Elisa, Concordia, Federación kaj Chajarí

Provinco Corrientes[redakti | redakti fonton]

Mocoretá, Monte Caseros, Paso de los Libres, Yapeyú, Alvear, Santo Tomé kaj Gobernador Virasoro

Provinco Misiones[redakti | redakti fonton]

Leandro N. Alem, Oberá, Campo Viera, Campo Grande, Aristóbulo del Valle, San Vicente, San Pedro, Dos Hermanas kaj Bernardo de Irigoyen

Itineraj koordenatoj[redakti | redakti fonton]

El Ceibas (33° 29′ 59.8″ S 58° 48′ 2.3″ U / 33.499944 °S, 58.800639 °U / -33.499944; -58.800639 (mapo)) al Bernardo de Irigoyen (26° 15′ 17.1″ S 53° 38′ 39.2″ U / 26.254750 °S, 53.644222 °U / -26.254750; -53.644222 (mapo))

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La "ruta de la muerte" se transformará en autopista Arkivigite je 2008-06-23 per la retarkivo Wayback Machine; Clarín, 21/05/2006
  2. http://www.misionesonline.net/noticias/22/04/2010/licitaran-el-asfaltado-del-ultimo-tramo-de-la-ruta-nacional-14 Licitarán el asfaltado del último tramo de la ruta nacional 14 Alirita la 27an de aŭgusto de 2011
  3. http://www.nortemisionero.com.ar/?modulo=noticia&id=2971 El Norte de Misiones se transforma con la llegada del anhelado asfalto, alirita la 27an de aŭgusto de 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]