Nacia Asembleo por Kimrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nacia Asembleo por Kimrio (angle National Assembly for Wales, kimre Cynulliad Cenedlaethol Cymru) estas la parlamento de aŭtonoma Kimrio. Ĝi havas leĝdonan potencon. La asemblea konstruaĵo estas konata per la nomo Senedd (Kimra vorto kiu signifas parlamento.)

La Asembleo establiĝis per la leĝo pri la regado de Kimrio de 1998, kiun faris la laborista majoritato en la brita parlamento, sekve al referendumo en 1997. La kampanjo por jes-rezulto en la referendumo estis subtenata de la Kimra Laborista Partio, Plaid Cymru (kimra naciisma partio), la Liberala Demokrata Partio kaj multaj aliaj sociaj grupoj. La Konservativa Partio estis la sola granda politika partio en Kimrio kiu kontraŭis aŭtonomecon. La voĉdonado en 2003 rezultis en asembleo, en kiu virinoj okupas duonon de la seĝoj. Oni kredas, ke estis la unua fojo, ke voĉdonado al la leĝofara povo rezultis en egala reprezentado de virinoj.[1] Sekve al speciala voĉdonado en la distrikto Blaenau Gwent en 2006 la Asembleo nun konsistas el 29 viroj kaj 31 virinoj, donante majoritaton al la virinoj.

Historio

En 1964 kreiĝis la Kimra Oficejo, fako de la Brita registaro, kiu efektive kreis la bazon por teritoria regado de Kimrio.[2] En 1969, la Laborista Registaro de Harold Wilson starigis La Reĝan Komision pri la Konstitucio esplori eblecojn por disvolvigo de regado por Skotlando kaj Kimrio.[3] Ĝi publikigis ĝiajn rekomendojn en 1973 kiu raporto kondukis en 1974 al White Paper (deklaro de registara politiko) Democracy and Devolution: proposals for Scotland and Wales (Demokratio kaj Disvolvigo: proponoj por Skotlando kaj Kimrio".)[3] Kimraj voĉdonantoj malakceptis la proponojn je majoritato de kvar kontraŭ unu en referendumo en 1979. [4] La aktuala Asembleo stariĝis post referendumo okazinta la 18-an de septembro 1997. [5] La proponoj de la Laborista Registaro por disvolvigado akceptiĝis je majoritato de 6,721 de 1,112,117 voĉdonoj (50.3% kontraŭ 49.7%).[6] En sia deklaro pri politiko "A Voice for Wales" (Voĉo por Kimrio) en 1997, la Laborista Registaro rezonis ke Asembleo estus pli demokrata ol la Kimra Oficejo. Dum dekunu jaroj antaŭ 1997 Ŝtatsekretario por Kimrio, kiu ne reprezentis Kimran elektodistrikton ĉe la Brita Parlamento, reprezentis Kimrion ĉe la Ekzekutivaro de la Unuiĝinta Reĝlando. [7]

La 1-an de marto 2006, (La Tago de Sankta Davido), la nova Asemblejo ĉe la Kardifa marborda kvartalo, la "Senedd", desegnita de Richard Rogers, estis oficiale malfermita fare de Elizabeto la 2-a.[8]

Regpovoj kaj stato

La konstruaĵo de la Nacia Asembleo por Kimrio

La Nacia Asemblo konsistas el 60 elektitaj membroj. Ili uzas la titolon "Assembly Member (AM)" (Asemblea Membro - Aelod y Cynulliad (AC) en la kimra).[9]

La Ĉefministro de Kimrio, Rhodri Morgan estras la ekzekutivaron de la Asembleo, la Kimra Asemblea Registaro.[10]

La ekzekutivaro kaj publikaj administrantoj estas bazitaj ĉe la Cathays Park kvartalo de Kardifo. La Asembleaj Membroj, la Asemblea Parlamenta Servo kaj la oficistoj de ministroj estas bazitaj ĉe la Golfeto de Kardifo.[11][12][13]

Grava trajto de la Nacia Asembleo estas ke estas nek leĝa nek konstitucia apartigo de la leĝaj kaj ekzekutivaj funkcioj, ĉar estas unu korpora ento. Eĉ kompare kun aliaj parlamentaj sistemoj kaj aliaj disvolvitaj reĝlandoj de la Unuiĝinta Reĝlando, ĉi tio estas tre malkutima. Fakte, tamen, estas ia ĉiutaga apartigo kaj la nomoj "Asemblea Registaro" ("Assembly Government") kaj "Asemblea Parlamenta Servo" ("Assembly Parliamentary Service") estas uzitaj distingi inter la du partoj. La Regado de Kimrio Akto 2006, kiu efikos ekde post la Asemblea Elektado en 2007, reguligos la apartigon.

Kvankam la Asembleo estas leĝpova, ĝi aktuale ne posedas primarajn leĝpovojn aŭ fiskpovojn. Tiuj povoj estas rezervitaj por la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando. Verŝajne tiu pozicio ŝanĝiĝos post la ekefiko de la Regado de Kimrio Akto 2006. Tial la aktualaj leĝo-povoj de la Asembleo estas malpli ol la plejmulto da aliaj subsuverenaj ŝtataj leĝopovaj instancoj, kiel la Skota Parlamento aŭ ŝtat-leĝopovaj instancoj en Usono.

La Asembleo havas la rajton fari duanrangan leĝadon pri disvolvitaj temoj. Foje eblas uzi duanrangan leĝadon amendi primaran leĝadon; tamen gis nun tia uzado estas tre limigita.

Notinda estas ke la plejmulto da duonrangaj leĝpovoj estis donitaj al la ekzekutivaro per primara leĝado. Tial, foje la Asembleo havas pli vastajn leĝpovojn ol oni supozus.

Ekzemple:

En 2003, la Asembleo malfruigis elektojn al lokaj konsilantaroj de unu jaro uzante duonrangajn leĝpovojn, por eviti konflikton kun la dato de elektoj al la Asembleo.

Kvankam teorie la Asembleo ne havas la povon varii impostojn, gi efektive havas kelkajn tre restriktitajn povojn pri impostoj. Ekzemple, en Kimrio, same kiel en Anglio, la tarifoj por ‘Konsilantara Imposto’ (loka imposto) establiĝas fare de lokaj instancoj. La Asembleo, tamen, plejparte difinas la monatribunivelon al tiuj lokaj instancoj kaj tial povas nedirekte influi lokajn impostojn.

Rilate al kostoj por registaraj servoj, la Asembleo ankaŭ havas iom da diskreteco. Notindaj ekzempleroj kie la Asembleo uzas tiun discretecon kaj malsimilas ol aliaj partoj de la UR inkluzivas :

  1. Kostojn por sanreceptoj en Kimrio – ĉi tiuj nun multe malpli kostas ol alie en Britio.[14]
  2. Kostojn por Universitata Instruado – malsimilas por kimrio-enloĝantaj studentoj kiuj studas ĉe kimraj universitatoj kompare kun studentoj de aliaj lokoj aŭ kiuj studas alie en Britio.[15]
  3. Kostojn por Rezideja Flegado – En Kimrio estas fiksita kontribusumo al flegado kostoj (kiu plimalpli egalas al la plej alta nivelo de kontribusumo en Anglio) por tiuj kiuj bezonas rezidejan flegadon.[16]

Kimrio havas la jenan modelon de pli limigitaj leĝpovoj parte ĉar ĝi havas la saman leĝsistemon al Anglio ekde 1536 kiam ĝi estis aneksita fare de Anglio. Irlando kaj Skotlando neniam aneksiĝis al Anglio kaj tial ĉiam gardis klarajn malsamecojn en siaj leĝsistemoj. La Skota Parlamento kaj la Nord-Irlanda Asembleo (kiam ne suspendita) havas pli profundajn kaj vastajn povojn.

La Asembleo heredis la povojn kaj buĝeton de la Ŝtatsekretario por Kimrio kaj la plejmulto de la funkcioj de la Kimra Oficejo.

Oficiala Opozicia Partio en la Kimra Asembleo

La Oficiala Opozicia partio en la Nacia Asembleo estas Plaid Cymru (la naciisma partio de Kimrio). La parti-estro estas Ieuan Wyn Jones.

Ministroj

La Ĉefministro estas Rhodri Morgan. Estas 8 aliaj ministroj:

Ministro pri Financoj, Loka Registaro kaj Publikaj Servoj: Sue Essex
Ministro pri Asembleaj Aferoj, Ministro pri Egaleco kaj Ministro pri Infanoj: Jane Hutt
Ministro pri Socia Justico kaj Regenerado: Edwina Hart
Ministro pri Sano kaj Sociaj Servoj: Brian Gibbons
Ministro pri Entrepreno, Novigado kaj Retoj: Andrew Davies
Ministro pri Edukado, Dumviva Lernado kaj Lerteco: Jane Davidson
Ministro pri la Ĉirkaŭaĵo, Planado kaj la Kamparo: Carwyn Jones
Ministro pri Kulturo, la Kimra Lingvo kaj Sporto: Alun Pugh

[10]

Konstanta Sekretario

La Konstanta Sekretario estas Sir Jon Shortridge. Kun aliaj publikaj oficuloj li subtenas la Ekzekutivaron.

Presidanta Oficiro/Llywydd

La Prezidanta Oficiro de la Nacia Asembleo por Kimrio estas Lordo Dafydd Elis Thomas AM. La Vicprezidanta Oficiro estas D-ro John Marek AM.

Notoj

  1. Women win half Welsh seats: By Nicholas Watt, The Guardian, 3 May 2003. Retrieved 7 July 2006.
  2. The road to the Welsh Assembly from BBC Wales History website. Retrieved 23 August 2006.
  3. 3,0 3,1 Devolution in the UK: Department for Constitutional Affairs. Brita ŝtatretejo. Retrovita la 9-an de Julio 2005.
  4. The 1979 Referendums: BBC website. Retrovita la 9-an de julio 2006.
  5. Politics 97 by Joshua Rozenberg: BBC website. Retrovita la 9-an de julio 2006.
  6. Welsh Referendum Live - The Final Result: BBC Website.
  7. Evidence to Richards Commission of Cllr Russell Goodway. 10 July 2003. Retrovita la 9-an de julio 2006.
  8. The New National Assembly for Wales Senedd opened on St David’s Day National Assembly for Wales, Public Information page. Retrovita la 4-an de majo 2006
  9. The National Assembly for Wales, Civil rights - In Wales, Advice guide, Citizens Advice Bureau. Retrovita 2006-07-13.
  10. 10,0 10,1 National Assembly for Wales, Organization Cabinet Members, Welsh Assembly
  11. National Assembly for Wales and Welsh Assembly Government in Guide to government: Devolved and local government, Directgov, UK state website. Retrovita 2006-07-13.
  12. Assembly Building: Kimra registara retejo. Retrovita 2006-07-13.
  13. New assembly building opens doors: BBC News, la 1an de marto 2006. Retrovita 2006-07-13.
  14. Q and A: Welsh prescription prices: BBC News, la 1an de marto 2004. Retrovita 2004-07-13.
  15. Q&A: Welsh top-up fees: BBC News, la 22an de marto 2005. Retrovita 2005-07-223.
  16. "NHS Continuing Care - Commons Health Select Committee", News and Views - NHFA. Retrovita 2006-11-10.