Nacia Avenuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Avenuo
Národní třída
strato
Lando Ĉeĥio vd
Situo Malnova Urbo
Poŝtkodo 110 00
Situo
Geografia situo 50° 4′ 48″ N, 14° 25′ 13″ O (mapo)50.0814.42027778Koordinatoj: 50° 4′ 48″ N, 14° 25′ 13″ O (mapo)
Nacia Avenuo (Prago)
Nacia Avenuo (Prago)
DEC
Nacia Avenuo
Nacia Avenuo
Situo de Nacia Avenuo
Map
Nacia Avenuo
vdr

La Nacia Avenuo (ĉeĥe Národní třída) de la urbo Prago estiĝis en la jaro 1781 per ŝutplenigo de la urba fosaĵo, kiu estis apartiganta la Malnovan Urbon disde la Nova; ĝi estis kaj estas ĉiam unu el la plej trafikplenaj stratoj de Prago. Notindas la preĝejo de Sankta Ursula el 1702-1704, konstruita de arĥitekto M. A. Canevalle, kaj la la sampatronina monaĥinejo de Sankta Ursula el la jaroj 1874 kaj 1878. La baroka plastika grupo antaŭ la preĝejo estas verko de I. Platzer (1747). La domo "Kaňka" havas belan barokan fasadon el la jaro 1730; la arkadoj estas novaj. La fama palaco de Porghesoj de Portheim estas kla-sikisma (fino de la 18-a jarcento). Ĉi tie loĝis en la jaroj 1799 ĝis 1800 la rusa generalo A. V. Suvorov (busto kaj memor-tabulo). En la modernan historion ĝi enskribiĝis la 17-an de novembro 1989, kiam en Nacia Avenuo ĝuste antaŭ Nacia Teatro la polico batis studentojn, kio elvokis protestojn en la tuta lando kaj faligis la komunistan diktaturon.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.