Nacia Biblioteko de Koreio
Nacia Biblioteko de Koreio | ||
---|---|---|
biblioteko | ||
![]() | ||
Lando | Sud-Koreio | |
Situo | Seulo | |
- koordinatoj | 37° 29′ 51″ N, 127° 0′ 12″ O (mapo)37.497538888889127.00326111111Koordinatoj: 37° 29′ 51″ N, 127° 0′ 12″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1945 | |
Ĉefulo | Lim Wonsun | |
Tuta stoko | 10 729 752 | |
Bibliotekotipo | Nacia biblioteko | |
![]() |
||
Nacia Biblioteko de Koreio | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Nacia Biblioteko de Koreio (koree 국립 중앙 도서관) situas en Seulo, la ĉefurbo de Sud-Koreio. Ĝi estis establita en 1945 kaj ĝia kolekto inkludas pli ol 12 milionojn da volumoj, de kiuj pli ol 1,550,000 estas eksterlandaj libroj, 286,000 estas difinitaj kiel antikvaĵoj, same kiel kelkaj el la naciaj kulturaj havaĵoj de Sud-Koreio.
La biblioteko funkcias en sia nuna loĝejo ekde 1988. En la pasinteco la biblioteko funkciis sub la Edukministerio, sed ekde 1991 respondeco pri la funkciado de la biblioteko estas la Sudkorea Ministerio de Kulturo.
Sub la nacia biblioteko, la "Korea Nacia Cifereca Biblioteko" estis establita en 2009.