Nacia Biblioteko de Pollando
Nacia Biblioteko de Pollando | ||
---|---|---|
biblioteko | ||
Lando | Pollando | |
Situo | Varsovio | |
- koordinatoj | 52° 12′ 50″ N, 21° 0′ 12″ O (mapo)52.2138888921.00333333Koordinatoj: 52° 12′ 50″ N, 21° 0′ 12″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1928 | |
Tuta stoko | pli ol 8 500 000 unuoj | |
![]() |
||
Nacia Biblioteko de Pollando | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Nacia Biblioteko de Pollando (pole Biblioteka Narodowa) estas la centra biblioteko de Pollando, nacia kulturinstitucio fondita en 1928. Ekde la komenco ĝi troviĝas en Varsovio. Ekde 2007 ĝia direktoro estas d-ro Tomasz Makowski.
La biblioteko kolektas librojn, gazetojn, elektronikajn kaj aŭdvidajn publikaĵojn kiuj aperis en Pollando, same kiel la eksterlandajn polaĵojn. Ĝi estas la plej grava esplora biblioteko, la ĉefa arkivo de pollingva verkado kaj la ŝtata centro de bibliografia informado pri libroj. Ĝi ludas gravan rolon ankaŭ kiel esplora institucio kaj estas grava metodologia centro por aliaj bibliotekoj en Pollando. Ĝi eldonas sciencajn periodaĵojn: Polish Libraries (Polaj Bibliotekoj, en la angla), Rocznik Biblioteki Narodowej (Jarlibro de la Nacia Biblioteko) kaj Notes Konserwatorski (Konservista Notlibro).
La Nacia Biblioteko havas la plej grandan kolekton en Pollando. Inter pli ol 8,5 milionoj da bibliotekaj unuoj (libroj, periodaĵoj, manuskriptoj, elektronikaj dokumentoj, mapoj ktp) troviĝas 160 000 volumoj de libroj eldonitaj antaŭ la jaro 1801. Ĝi ricevas du ekzemplerojn de ĉiu libro publikigita en Pollando kiel laŭleĝan deponon (unu ekzempleron, se la eldonkvanto estas sub 100). Krom ĝi, ankaŭ la Jagelona Biblioteko en Krakovo havas la statuson de nacia biblioteko.
Granda parto de la kolekto estas rete disponigita en la sistemo POLONA, kiu estas unu el la plej modernaj ciferecaj bibliotekoj en la mondo. Ĝi enhavas ankaŭ materialojn el aliaj institucioj kaj la reta kolekto kreskas averaĝe per 2000 novaj dokumentoj ĉiutage[1]. En la jaroj 2017–2019 la Nacia kaj Jagelona Bibliotekoj kontribuis al ĝi per ankoraŭ unu miliono da nove skanitaj materialoj, kadre de la komuna projekto "Patrimonium"[2].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ [CBN Polona[rompita ligilo]
- ↑ Pola RetRadio – elsendo de la 5-a de aŭgusto 2017
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Nicholas A. Basbanes. (2003) A Splendor of Letters: The Permanence of Books in an Impermanent World. ISBN 0-06-008287-9.
- (2004) Tomasz Balcerzak: Pro memoria: Warszawskie biblioteki naukowe w latach okupacji 1939-1945, transl. Philip Earl Steele, Warsaw: Biblioteka Narodowa, p. 38.
- Katarzyna Czechowicz (August 14, 2007) The 260th anniversary of opening the Załuski Library. eduskrypt.pl. Alirita 2008-02-17.
Arkivigite je 2017-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Rebecca Knuth. (2006) Burning books and leveling libraries: extremist violence and cultural destruction. Greenwood Publishing Group. ISBN 0-275-99007-9.
- (2010) Biblioteki Warszawy w latach 1939–1945, Straty Kultury Polskiej (pole). Warsaw: Ministerio de Kulturo kaj de Nacia Heredo de la Respubliko Pollando, p. 367. ISBN 9788392922766.
- Joanna Pasztaleniec-Jarzyńska; Halina Tchórzewska-Kabata (2000) (in pl), The National Library in Warsaw: tradition and the present day, Warsaw: National Library, (ISBN 83-7009-295-0)
- UNESCO (2007) Codex Suprasliensis. portal.unesco.org. UNESCO. Alirita 2013-07-18.
Arkivigite je 2013-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Maria Witt (15a de Septembro kaj 15a de Oktobro, 2005) The Zaluski Collection in Warsaw. The Strange Life of One of the Greatest European Libraries of the Eighteenth Century. FYI France. Alirita 2008-02-17.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Koordinatoj: 52° 12′ 52″ N 21° 00′ 16″ O / 52.21444 °N, 21.00444 °O (mapo)