Nacia Biblioteko de Rumanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Biblioteko de Rumanio
biblioteko
nacia biblioteko [+]

LandoRumanio
SituoBukareŝto
- koordinatoj44° 25′ 32″ N, 26° 6′ 36″ O (mapo)44.425526.1101Koordinatoj: 44° 25′ 32″ N, 26° 6′ 36″ O (mapo)

Nacia Biblioteko de Rumanio (Rumanio)
Nacia Biblioteko de Rumanio (Rumanio)
DEC
Nacia Biblioteko de Rumanio
Nacia Biblioteko de Rumanio
Map
Nacia Biblioteko de Rumanio

Vikimedia Komunejo:  National Library of Romania [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Nacia Biblioteko - la malnova konstruaĵo

La Nacia Biblioteko de Rumanio (rumane Biblioteca Naţională a Românie) situas en Bukareŝto kaj estas la nacia biblioteko de Rumanio. Ĝi ankaŭ servas kiel deponejo de ĉio publikigita en Rumanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la institucio, kiu poste iĝis nacia biblioteko, situas en la biblioteko de la Sankta Sava kolegio en Bukareŝto, inaŭgurita en 1859 kun arkivo de 1,000 volumoj en la franca.

Post la unuigo de 1859, la biblioteko akiris juran statuson kiel nacia institucio ( rumane Bibliotecă Naţională şi Bibliotecă Centrală - centra nacia biblioteko). En 1864 la biblioteko estis renomita la "centra ŝtata biblioteko".

En 1901 ĉiuj kolektoj estis prenitaj al la Rumana Akademia Biblioteko, kaj tiel kiel rezulto inter 1901 ĝis 1955 la Akademia Biblioteko kiu funkciis kiel la Nacia Biblioteko.

En 1955 la "Centra Ŝtata Biblioteko" spertis reorganizon, kaj estis difinita kiel nacia biblioteko.

En 1989, post la falo de la komunista reĝimo, la biblioteko estis renomita la "Rumana Nacia Biblioteko".

Nova konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

En 1986, konstruo komenciĝis de nova, pli granda loĝejo por la biblioteko. La unua ĉefarkitekto de la projekto estis Cesar Lazarsko, kiu mortis antaŭ ol konstruo estis kompletigita. [1] [2] Baldaŭ poste, en 1989, kvankam la konstruado de kelkaj partoj de la konstruaĵo estis finita aŭ proksima al ĝi, konstruo estis haltita dum pluraj jaroj pro manko de financado. En 2009, la projekto estis konfidita al la Ministerio pri Kulturo, kiu finkonstruis en 2011 kaj fiksis la oficialan malfermodaton por 2012.

Misio[redakti | redakti fonton]

La Nacia Biblioteko estas kultura institucio kontrolita de la Ministerio de Kulturo de Rumanio. Ĝia celo estas administri la nacian heredaĵon de publikaĵoj, aĉetante kaj konservante dokumentojn kaj farante ilin alireblaj por la publiko, por esplorado aŭ privata uzo.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La rumana nacia biblioteko tenas kelkajn specialajn kolektojn inkluzive de:

  • maloftaj libroj
  • scenaroj
  • historiaj arkivoj
  • rumana gazetara arkivo
  • presaĵoj
  • fotoj
  • aŭdio/video mapoj: filmetoj kaj registraĵoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tîrziman, Elena (2011). "The National Library of Romania - A New Headquarters - A New Beginning" (PDF). Library and Information Science Research (angle). 15: 36–43. ISSN 2392-8107.
  2. Anghelescu, Hermina; Kniffel, Leonard (la 28-an de januaro 2013). "Romania's New National Library Remains a Dream Yet to Come True". American Libraries Magazine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]