Nacia Biblioteko de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Konstruaĵo de la Nacia Biblioteko de Rusio de la arkitekto Karl Rossi.
La nova konstruaĵo de la Moskovskij Avenuo.

La Nacia Biblioteko de Rusio, (ruse Российская Национальная Библиотека) en Sankt-Peterburgo, Rusio, devenas de la iama Imperia Biblioteko fondita de Katerina la Granda en 1795, kiu jam posedis inter sia libraro la privatan bibliotekon de Voltero, inter aliaj. Ĝi enhavas tridek kvin milionoj de dokumentoj, inter kiuj, 15 milionoj de libroj,[1] kio faras ĝin la dua plej grava de Rusio, post la Rusia Ŝtata Biblioteko en Moskvo. Ĝi estas la plej malnova publika biblioteko en la lando, kaj la unua nacia biblioteko en la lando. The NBR estas nune rangigita inter la plej grandaj bibliotekoj de la mondo.

Ĝi estas la jura stokejo por la publikaĵoj en Rusio. Ties bibliografiaj kriterioj estas esence tiuj de kolekti materialojn pri la rusaj historio, kulturo kaj literaturo kaj sciencaj kaj fakaj materialoj ankaŭ en aliaj lingvoj.

Dum la 19-a jarcento, ĝi estis la ĉefa biblioteka kolekto de la Rusa Imperio; el 1814, estis malfermita al la publiko, kaj sidejis en bela konstruaĵo en la Nevskij Prospekt, poste ampleksigita. Post la Rusa Revolucio de 1917, ĝi cedis sian hegemonion al la Rusia Ŝtata Biblioteko de Moskvo, nome urbo kiu revenis al ĉefurbeco. El 1932 ĝis 1992, estis nomita Publika Biblioteko Saltikov-Ŝĉedrin. Per aldono de aliaj konstruaĵoj kaj la aranĝo de novaj ekipaĵoj, la Nacia Biblioteko de Rusio estas nuntempe unu el la plej gravaj bibliotekoj de la mondo, pro la nombro de havaĵoj kaj pro ties kvalito, kio inkludas el gravaj bibliaj manuskriptoj ĝis inkunabloj kaj aliaj verkoj presitaj en la Renesanco kaj Baroko.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Figures for the years 2005-2011.». Arkivita el originalo la 20an de novembro 2012. Konsultita la 24an de septembro 2020.
  2. The National Library of Russia Alirita la 24an de sptembro 2020.