Nacia Botanika Ĝardeno de Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Botanika Ĝardeno de Israelo
la enirejo
la enirejo
la enirejo
botanika ĝardeno
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Israelo

(Vidu la situon sur mapo : Israelo)
Nacia Botanika Ĝardeno de Israelo
Geografia situo 31° 48′ N, 35° 15′ O (mapo)31.79362777777835.244197222222Koordinatoj: 31° 48′ N, 35° 15′ O (mapo)
Map
Nacia Botanika Ĝardeno de Israelo
Lando(j) Israelo
Situo Monto Scopus en Jerusalemo
Geografio
Trajtoj
Interreta ligilo http://www.botanic-garden.huji.ac.il/eng_index.htm
vdr
La Botanikisto Aleksandro Eig establis la ĝardenon - 1931

Nacia Botanika Ĝardeno de Israelo (angle The Botanical Garden for the Native Plants of Israel in memory of Montague Lamport, hebree הגן הבוטני לצמחי ארץ ישראל ע"ש מונטג'יו למפורט) estas botanika ĝardeno lokita en Monto Scopus en Jerusalemo. La ĝardeno estas dediĉita al la plantoj de Israelo. La botanika ĝardeno estis malfermita en 1931. Profesoro Otto Warburg kaj Dro. Aleksandro Eig estis la fondintoj de la botanika fako de la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Post Monto Scopus estis izolita de Israelo en 1948, oni decidis krei novan botanikan ĝardenon en okcidenta Jerusalemo, en Givat Ram, kiu estis malfermita en 1954. La Nacia Botanika Ĝardeno de Israelo estas ankaŭ arkeologia parko kiu havas kavernon en kiu estas multaj judaj tomboj el la periodo de la Dua Templo. En la suda parto de la ĝardeno estas fama juda sepulta kaverno nomata "Kaverno de Nicanor". La kaverno enhavas ankaŭ tombojn de du cionismaj aktivuloj: nome Leono Pinsker kaj Menachem Ussishkin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]