Nacia Galerio de Viktorio
Nacia Galerio de Viktorio | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Situo | |||
Geografia situo | 37° 49′ 21″ S, 144° 58′ 8″ O (mapo)-37.8225144.96888888889Koordinatoj: 37° 49′ 21″ S, 144° 58′ 8″ O (mapo) | ||
| |||
La Nacia Galerio de Viktorio (angle National Gallery of Victoria) estas arta muzeo en Melburno (Aŭstralio). Ĝi estis fondita en 1861 kaj estas do la plej malnova publika muzeo en Aŭstralio. La galerio fakte situas en du apartaj ekspoziciejoj, nome NGV International (ĉe strato St Kilda) kaj Ian Potter Centre, proksime al Federation Square. La konstruaĵo de la strato St Kilda estis inaŭgurita en 1968 kaj poste renovigita de arkitekto Mario Bellini.
Kolekto[redakti | redakti fonton]
En la kolekto videblas verkoj de multnombraj aŭstraliaj artistoj, inkluzive de Charles Blackman, John Brack, Arthur Boyd, Louis Buvelot, Rupert Bunny, Nicholas Chevalier, Charles Conder, David Davies, William Dobell, Russell Drysdale, E. Phillips Fox, Florence Fuller, John Glover, Eugene von Guerard, Hans Heysen, George W. Lambert, Sydney Long, John Longstaff, Frederick McCubbin, Sidney Nolan, John Perceval, Margaret Preston, Hugh Ramsay, Tom Roberts, John Russell, Grace Cossington Smith, Arthur Streeton, Fred Williams kaj aliaj.