Nacia Historia Muzeo (Lahoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Historia Muzeo
urdue نیشنل ہسٹری میوزیم
angle National History Museum
Muzeo

Landobordo Pakistano
ProvincoPanĝabio
MunicipoLahoro
Koordinatoj31° 35′ 41″ N, 74° 18′ 40″ O (mapo)31.594674.3111Koordinatoj: 31° 35′ 41″ N, 74° 18′ 40″ O (mapo)

PublikoAlirebla por la publiko

Telefonnumero+92 0333 1868200

Nacia Historia Muzeo (Panĝabo)
Nacia Historia Muzeo (Panĝabo)
DEC
Nacia Historia Muzeo
Nacia Historia Muzeo
Lokigo de Panĝabo en Pakistano
Situo en provinco Panĝabio de Pakistano.

Nacia Historia Muzeo (Pakistano)
Nacia Historia Muzeo (Pakistano)
DEC
Nacia Historia Muzeo
Nacia Historia Muzeo
Situo en Pakistano.

Map
Nacia Historia Muzeo
vdr

La Nacia Historia Muzeo estas bit-muzeo troviĝita en la Parko Iqbāl en urbo Lahoro, en provinco Panĝabio de Pakistano. Ĝi estis inaŭgurita la 17-an aprilo 2018 fare de la ĉefministro de Panĝabio Ŝehbaz Ŝarif, kiel projekto de la Lahora aŭtoritato pri parkoj kaj hortikulturo (angle Parks and Horticulture Authority Lahore).[1] Civitanaj Arĥivoj de Pakistano (angle Citizens Archives Pakistan), neprofitcela organizo, estis elektita kiel kuratoro de la projekto.[2] Ĝi estas la unua bit-muzeo de Pakistano.[3]

La muzeo konsistas de kvin sekcioj, montrantaj diversajn ecojn de la Pakistana Movado, kune kun la kino, la muziko kaj la sporto de Pakistano.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

La 29-a januaro 2014, la Panĝaba registaro aprobis la renovigadon kaj la pejzaĝon de la Turo de Pakistano kaj de la areo «Rondaj Ĝardenoj» (angle Circular Gardens) dum la 28-a renkontiĝo de la Provinca-Evoluada Labora Partio. Laŭ la projekto, la nova nomo de la parko devis esti «Parko Granda-Iqbal».[5] Post pluraj prokrastoj,[6] la unua fazo de la projekto estis inaŭgurita la 17-an decembro 2016 fare de Ĉefministro Navaz Ŝarif.[7]

La historia muzeo estis inaŭgurita dum la dua fazo de la projekto, ĉe la norda fino de la parko. La 17-an aprilo 2018, la ĉefministro de Panĝabio Ŝehbaz Ŝarif ĉeestis la inaŭguran cerimonion.[8] La projekto kompletiĝis post 14 monatoj kun kosto de 300 milionoj da rupioj.[9] Dum la unuaj semajnoj, ĝi gastigis studantojn el publikaj lernejoj en partnereco kun la Panĝaba Departemento pri Lerneja Edukado.[1] Ĝi malfermiĝis por la publiko la 1-an de julio 2018.[3]

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La kolektoj de la muzeo estis disigitaj en kvin sekcioj, ĉiu el ili temanta pri malsama eco de la kulturo kaj de la historio de Pakistano.

Ĉambro 1[redakti | redakti fonton]

La ĉambro 1 estas dediĉita al la historio de la subkontinento, ekde la alveno de la Orienthinda Kompanio ĝis la gravaj eventoj de la Pakistana Movado. Ĝi inkluzivas aŭdvidajn montriĝojn pri la Rezolucio de Lahoro (kiu estis aprobita ĉe la Turo de Pakistano, kiu ankaŭ troviĝas en la Parko Granda-Iqbal), la interparoladoj Gandi-Ĝinah de 1944, la Plano de la 3 junio kaj la leĝo pri la sendependeco de Hindio de 1947.[4]

Ĉambro 2[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj sekcio temas pri la Dispartigo de Hindio kaj inkluzivas voĉajn rakontojn de la homoj kiu migris al Pakistano kiel parto de la plej granda amasa migrado en la homa historio.[10] La ĉambro ankaŭ montras videojn pri la komunajn tumultojn de 1947.[4]

Ĉambro 3[redakti | redakti fonton]

La ĉambro 3 temas pri la ĉefaj eventoj kiuj okazis en la naskiĝinta lando, inkluzive de la formado de la registaro kaj la nacia armeo. La gastojn povas almiri dioramojn pri la fervoja stacio Vagah kaj post-sendependecaj tendaroj de rufiĝintoj. Virtuala-realeca montriĝo en 3D klarigas la malfacilecojn spertitaj fare de la migrantoj. Fotbudo permesas foti flanke de la Fondinto de la Nacio kaj de aliaj Fondintaj Patroj.[4]

Ĉambro 4[redakti | redakti fonton]

La 4-a ĉambro temas pri la populara kulturo de Pakistano: Lolivudo, la evoluo de Pakistana muziko kaj de la tradiciaj metiartoj. La vizitantoj ankaŭ povas rigardi filmetojn el famaj Pakistanaj filmoj kaj aŭskulti klasikajn kantojn.[4]

Ĉambro 5[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj sekcio elmontras la sportan historion de Pakistano, kun portretoj kaj bustoj de famuloj el la lando.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 In pictures: National History Museum prepares to open doors to public (angle) (2018-05-12). Alirita 2022-07-06.
  2. Public-private partnership: CAP to curate national history museum (angle) (2016-08-13). Alirita 2022-07-06.
  3. 3,0 3,1 . National History Museum opens to public on July 1 (angle) (2018-05-13). Alirita 2022-07-06.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 New museum in Lahore brings Pakistan’s history to life (angle) (2019-03-23). Alirita 2022-07-06.
  5. ‘Greater Iqbal Park’ among nine schemes approved (angle) (2014-01-30). Alirita 2022-07-07.
  6. Set for inauguration: For Greater Iqbal Park, another opening date (angle) (2016-11-24). Alirita 2022-07-07.
  7. Greater Iqbal Park to be inaugurated on December 17 (angle) (2016-12-14). Alirita 2022-07-07.
  8. National History Museum opens at Greater Iqbal Park (en-US) (2018-04-17). Alirita 2022-07-07.
  9. . National History Museum to present archival content (angle) (2018-04-11). Alirita 2022-07-06.
  10. Bates, Dr Crispin. The Hidden Story of Partition and its Legacies (en-GB). BBC (2011-05-03). Alirita 2022-07-07.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]