Nacia Junulara Forumo de Bulgario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nacia Junulara Forumo de Bulgario
Национален младежки форум
organizaĵo
Lando(j) Bulgario vd
Sidejo Sofio, Bulgario
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Junulara Forumo de Bulgario - nacilingve Национален младежки форум (НМФ) - estas federacio en Bulgario reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Nacia Junulara Forumo de Bulgario estas la urbo Sofio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]