Nacia Lernejo pri Administrado (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn ENA kaj Ena.

ISO

Nacia Lernejo pri Administrado
france École nationale d'administration
Emblemo de la lernejo
Informoj
fondodato 1945
fondinto Charles de Gaulle, Michel Debré, Maurice Thorez
speco Ŝtata organizaĵo kun administracia tipo
lingvo(j) franca
buĝeto 41,65 milionoj da eŭroj
Situo
Geografia situo 48° 34′ 50″ N, 7° 44′ 14″ O48.5805567.737222Koordinatoj: 48° 34′ 50″ N, 7° 44′ 14″ O
urbo Strasburgo kaj Parizo
lando Flago-de-Francio.svg Francio
Estraro
prezidanto Jean-Marc Sauvé
direktoro Nathalie Loiseau
Nombroj
nombro de studentoj 533 en 2005
nombro de kunlaborantoj 229
el tio profesoroj 2 konstantaj profesoroj (sporto kaj FLE) kaj miloj da eksteraj instruantoj jare
nivelo Bakalaŭro + 6 (faka magistro)
Diversaĵoj
aliĝinta al CGE[1], G16+, membro asociita al heSam Universitato
retejo ena.fr
Nacia Lernejo pri Administradofrance École nationale d'administration (Francio)
DEC
Nacia Lernejo pri Administradofrance École nationale d'administration
Situo de la Nacia Lernejo pri Administrado en Francio
v  d  r
Information icon.svg

La Nacia Lernejo pri Administrado (france "école nationale d'administration" aŭ "ENA") estas franca granda lernejo kreita en 1945 por « demokratigi » la aliron al la supra ŝtatoficistaro. Ĝi estas komisiita nun pri la elekto kaj la komenca kaj plua edukado de la supraj ŝtatoficistoj.

ENA akceptas ĉiujare en Strasburgo 80 ĝis 100 lernantojn por komenca edukado al kiu aldoniĝas triono da eksterlandanoj, sesdeko da lernantoj de magistro kaj faka magistro same kiel preskaŭ cento de eksterlandaj lernantoj kadre de internaciaj kursaroj. Al tiuj promocioj, aldoniĝas mallongaj sesioj de daŭra edukado en Parizo. La eksaj lernantoj de la lernejo estas nomitaj franclingve « enarkoj ».

En la kvina Respubliko, la ENA-lernintoj ludas centran rolon en la franca politika vivo (tri prezidantoj de la Respubliko, sep ĉefministroj, multaj ministroj, forta plimulto de la prefektoj, ktp.).

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1945[redakti | redakti fonton]

Maurice Thorez, elstarulo de la Franca Komunista Partio kaj subskribinto de la dekretoj, kiuj fondis ENA

Antaŭ 1945, la ŝtato ne regis unikan instruon por la ŝtatoficistoj de sia supra administracio. Se konkursosistemo - konsiderata kiel sola maniero por certigi ĝustan varbadon bazitan sur merito - estis jam ĝeneraligita ekde la fino de la 19-a jarcento, ĉiu oficistaro aŭ ministerio organizis sian propran konkurson, sen konsidero pri homogeneco de la supra ŝtatoficistaro. Iuj riskoj de korporaciismo aŭ de nepotismo rezultis de tio.

En la Dua mondmilito, du similaspektaj projektoj sed kun kontraŭaj celoj elstaris. La lezrnejo de Kadroj de Uriage, kreita de la reĝimo de Vichy en 1940, celis starigon de nova aristokratio bazita sur la ŝtatserva deziro. Flankiĝante de la viĉiisma ideologio, ĝi estos fine malfondita de Pierre Laval en decembro 1942. La dua projekto, kiu estis kondukata iom post la liberigo de Michel Debré kaj Emmanuel Monick[2], finiĝos per kreo de ENA, de la Instituto pri Politikaj Studoj kaj de la Centro pri Administraj Altaj Studoj[3].

Kreo de ENA[redakti | redakti fonton]

La malnova arba sidejo de rue des Saints-Pères, same kiel tiu de strato de la Universitato, estas nun okupita de la IEP de Parizo.

La Nacia Lernejo pri Administrado (ENA) estis kreita per la edikto n° 45-2283 de la 9-a de oktobro 1945[4] de la Provizora registaro de la Franca Respubliko, tiam prezidata de Generalo de Gaulle.

Sesdek jaroj en Parizo[redakti | redakti fonton]

Vido al la interna korto de la Nacia Lernejo pri Administrado (Loko en Parizo)

La Lernejo unue ekloĝis en la palaco de La Meilleraye, je la 56 rue des Saints-Pères, en Parizo.

Translokiĝo en Strasburgo[redakti | redakti fonton]

La strasburga lernejo en la Komandorlando Saint-Jean, bordere de la rivero Ill.

Laŭ volo de Édith Cresson, estis decidite en 1991 translokigi la lernejon en Straburgo, je la 1, strato Sainte-Marguerite.

La translokigo en Strasburgo estas simbola kunproksimiĝo de la lernejo de la eŭropaj institucioj kaj ebligas kunlaboron kun la alia granda lernejo por la publika servo en Strasburgo, la Nacia Instituto pri Teritoriaj Studoj (INET) .


ENA nun[redakti | redakti fonton]

Kritikoj kontraŭ ENA[redakti | redakti fonton]

ENA, la francaj elitoj kaj la « heredintoj de la reganta kulturo »[redakti | redakti fonton]

En libro titolita Les héritiers (esperante La heredintoj), eldonita en 1964, Pierre Bourdieu kaj Jean-Claude Passeron priskribis ke iuj francaj grandaj lernejoj, el kiuj ENA, estus akaparitaj de la « heredintoj de la reganta kulturo ». Ili aparte kritikis la varbajn konkursojn en tiuj grandaj lernejoj, kiuj baziĝas sur la kono de la beletra kulturo kaj ne sur tiu de la scienca kulturo.

ENA, kaj la kreo de elitokratio proksima al nepotisma reto[redakti | redakti fonton]

La demando pri forigo de ENA[redakti | redakti fonton]

Okaze de la kampanjo antaŭ la prezidanta baloto de 2007, iuj kandidatoj kiaj François Bayrou deklaris sin por la forigo de ENA.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Komenca eduko per konkurso[redakti | redakti fonton]

Konkurso

Por varbi lernantojn, ENA organizas ĉiujare tri konkursojn rezervitajn al nacianoj de la Eŭropa Unio kaj internacian konkurson :

  • ekstera konkurso provebla de ĉiuj titoluloj minimume diplomitaj de la 2-a universitata kursaro (licenco aŭ ekvivalenta al la tria jaro de universitato) ;
  • interna konkurso rezervita al ŝtatoficistoj kun almenaŭ trijara servo ;
  • tria konkurso malfermita al kandidatoj kun almenaŭ ok jaroj da profesia sperto ekster la ŝtatoficistaro (elektitoj kaj salajruloj de la privata sektoro).
  • internacia varbado malfermita al eksterlandaj ŝtatoficistoj, ŝtataj dungitoj aŭ, en iuj limigitaj kazoj, studentoj celantaj ŝtatajn oficojn en ties landoj.

La elekta procento estas malalta, nur 7,9 % de la kandidatoj en la 1-a provo estis akceptitaj. En 2009, 40 % de la akceptitoj estis virinoj.

Grandeco de la promocioj

La nombro de lernantoj akceptitaj en ENA regule malkreskas de pluraj jaroj.

Promocioj Ekstera konkurso Interna konkurso 3-a konkurso Subsumo Eksterlandaj lernantoj Tuto
Léopold Sédar Senghor (2002-2004) 80 43 13 136 51 187
Romain Gary (2003-2005) 61 46 11 118 47 165
Simone Veil (2004-2006) 50 42 9 101 39 140
Respubliko (2005-2007) 44 37 9 90 18 108
Aristide Briand (2006-2008) 43 32 8 83 18 101
Willy Brandt (2007-2009) 45 40 8 93 34 127
Émile Zola (2008-2010) 40 32 8 80 40 120
Robert Badinter (2009-2011) 40 33 8 81 25 106
Jean-Jacques Rousseau (2010-2011) 40 31 8 79 31 110
Marie Curie (2011-2012) 41 29 7 77 30 107
Kursaro

ENA donas al siaj lernantoj interministerian edukadon laŭ 24 monatoj. La nova kursaro, lanĉita ekde la 1-a januaro 2010, enhavas alternajn periodoj de laboro kaj de studado.

Administrado de la lernejo[redakti | redakti fonton]

ENA estas [Ŝtata organizaĵo kun administra tipo (Francio)|Ŝtata organizaĵo kun administra tipo]] lokita sub la kuratoreco de la ĉefministro, plenumata je ties nomo de la Ĝenerala Direkcio de la Administracio kaj de la ŝtatoficistaro.

Prezidado kaj estraro[redakti | redakti fonton]

La prezidado de la estraro de ENA plenrajte apartenas al la vicprezidanto de la ŝtata Konsilio, tio estas ekde la 3-a de oktobro 2006 al Jean-Marc Sauvé.

La sinekvaj direktoroj estis :

Direktoro Dekreto de nomumo
Henri Bourdeau de Fontenay 1945
François Gazier 6-a de aprilo 1963 [5]
Pierre Racine 18-a de aŭgusto 1969 [6]
Pierre Louis Blanc 28-a de julio 1975 [7]
Simon Nora 13-a de aprilo 1982 [8]
Roger Fauroux 24-a de januaro 1986 [9]
René Lenoir 26-a de majo 1988 [10]
Jean Coussirou 24-a de januaro 1992 [11]
Raymond-François Le Bris 30-a de januaro 1995 [12]
Marie-Françoise Bechtel 14-a de septembro 2000 [13]
Antoine Durrleman 7-a de decembro 2002 [14]
Bernard Boucault 2-a de aŭgusto 2007 [15]
Nathalie Loiseau 4-a de oktobro 2012 [16]

Buĝeto[redakti | redakti fonton]

Ĝia jara fukkciada estis en 2006 je 41,685 milionoj da eŭroj[17]. La parto de la ŝtata subvencio en tiu buĝeto altas je 74 %.

Famaj lernintoj[redakti | redakti fonton]

Politikistoj

Prezidantoj de la Franca Respubliko : Valéry Giscard d'Estaing (1974 ĝis 1981), Jacques Chirac (1995 ĝis 2007) kaj François Hollande (2012 ĝis nun)

Francaj ĉefministroj :

Membroj de la nuna registaro : Laurent Fabius, Ségolène Royal, Michel Sapin, Emmanuel Macron, Fleur Pellerin, Matthias Fekl.

Parlamentanoj (deputitoj, senatanojeŭropaj parlamentanoj) :

PĜD de entreprenoj
Internaciaj ŝtatoficistoj
Intelektuloj

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.cge.asso.fr/ecoles/ECOLE25.phtml
  2. Jacquier-Bruère (pseŭdonimo de Michel Debré kaj Emmanuel Monick), Refaire la France : l'effort d'une génération, Parizo, 1945.
  3. Edikto n° 45-2283 de la 9-a de oktobro 1945 — ENA
  4. Edikto de la 9-a de oktobro 1945
  5. Dekreto de la 6-a de aprilo 1963, JORF n° 85 de la 9-a de aprilo 1963, p. 3316.
  6. Dekreto de la 18-a de aŭgusto 1969, JORF n° 196 de la 22-a de aŭgusto 1969, p. 8475.
  7. Dekreto de la 28-a de julio 1975, JORF n° 174 de la 29-a de julio 1975, p. 7675.
  8. Dekreto de la 13-a de aprilo 1982, JORF n° 87 de la 14-a de aprilo 1982, p. 1123.
  9. Dekreto de la 24-a de januaro 1986, JORF n° 33 de la 8-a de februaro 1986, p. 2282.
  10. Dekreto de la 26-a de majo 1988, JORF n° 124 de la 28-a de majo 1988, p. 7420, NOR PRMX88140431D.
  11. Dekreto de la 24-a de januaro 1992, JORF n° 21 de la 25-a de januaro 1992, p. 1250, NOR FPPX9210358D.
  12. Dekreto de la 30-a de januaro 1995, JORF n° 26 de la 31-a de januaro 1995, p. 1650, NOR FPPX9500606D.
  13. Dekreto de la 14-a de septembro 2000, JORF n° 216 de la 17-a de septembro 2000, p. 14614, NOR FPPX0004359D.
  14. Dekreto de la 7-a de decembro 2002, JORF n° 286 de la 8-a de decembro 2002, p. 20320, teksto n° 15, NOR PRMX0206140D.
  15. Dekreto de la 2-a de aŭgusto 2007, JORF n° 178 de la 3-a de aŭgusto 2007, teksto n° 61, NOR PRMX0710793D.
  16. Dekreto de la 4-a de oktobro 2012, JORF n° 232 de la 5-a de oktobro 2012, teksto n° 43, NOR PRMX1236107D.
  17. Tabeloj de la kontoj publikigitaj de "performance-publique.gouv.fr"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • DE ARGENSON, Pierre-Henri. (aprilo 2008) Réformer l'ENA, réformer l'élite - por une véritable école des meilleurs (france). Parizo: l'Harmattan, p. 174.
  • EYMERI, Jean-Michel. (2001) La fabrique des énarques (france). Parizo: Economica, p. 261. ISBN 2-7178-4252-7.
  • DE FORGES, Jean-Michel. (1989) L'École nationale de administration (france). Parizo: Presses universitaires de Francio.
  • Jean-Michel Gaillard, L'ENA, miroir de la État, de 1945 en nos jours, Complexe, coll. « Questions du XXe siècle », 1999.
  • JACQUEMELLE, Guy. (2005) Le grand oral de la ENA (france). Paris: Les Éditions du Mécène, p. 384.
  • Odon Vallet, L'École, Albin Michel, 1991
  • Jean-François Kesler, L'ENA, la société, l'État, Berger-Levrault, Parizo, 1985
  • Gilles Laporte, Au Plaisir de ENA, eld. "éditions DGP Québec", 2001
  • Jacques Mandrin (pseudonyme de Jean-Pierre Chevènement, Didier Motchane kaj Alain Gomez), L'énarchie ou les mandarins de la société bourgeoise, eld "Éditions de la Table ronde", 1967.
  • Guy Thuillier, L’ENA avant l’ENA, eld. "Presses universitaires de France", Parizo, 1983
  • Olivier Saby, Promotion Ubu Roi, eld. "Flammarion", septembro 2012
Revuo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]