Nacia Movado pri Stabileco kaj Progreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Movado pri Stabileco kaj Progreso
Национално движение за стабилност и възход
emblemo
politika partio en Bulgario
Komenco 6-a de aprilo 2002 vd
Lando(j) Bulgario vd
Sidejo Sofio
Ideologio

liberalismoKonservativa liberalismopopolismo

Fondinto(j) Simeono la 2-a (Bulgario) vd
Membro de Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Nacia Movado por Stabileco kaj Progreso
Национално движение за стабилност и възход
Nacionalno dviĵenie za stabilnost i văĵod
politika partio en Bulgario
Lando  Bulgario
Estro Simeono la 2-a de Bulgario (demisiis)
Fondiĝo 2001
Ĉefa sidejo BG-1000 Sofio
Ideologio konservativa liberalismo
Internacia aliĝo Liberala Internacio; en Eŭropa Unio: Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio (ELDR); frakcio en la Eŭropa Parlamento Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo (ALDE)
Retejo http://www.ndsv.bg/
vdr

La Nacia Movado por Stabileco kaj Progreso (bulgare Национално движение за стабилност и възход, НДСВ, latinliterigite Nacionalno dviĵenie za stabilnost i văĵod), ekde la 3-a de junio 2007 konata sub la nomo Nacia Movado por Simeono la 2-a (la akronimo en la bulgara lingvo samas - НДСВ), estas liberalisma politika partio en Bulgario, la organizaĵo de Simeono la 2-a de BulgarioSimeon Borisov Sakskoburggotski, reĝo (caro) de Bulgario inter sia 6-a kaj 9-a vivjaro, ĝis kiam la bulgaroj en septembro 1946 balotis kontraŭ monarkio kaj la reĝa familio devis forlasi la landon, sed post la falo de la komunisma reĝimo reveninta al Bulgario kaj ĉefministro de Bulgario inter la jaroj 2001 kaj 2005. La partio fondiĝis en aprilo 2001 kiam Simeono la 2-a deklaris sian pretecon partopreni en la aktiva politika vivo de Bulgario. La movado venkis 42.7 % de la vocoj kaj 120 el 240 sidlokoj de la bulgara parlamento. Ĝi formis koalician registaron kun la Movado por Rajtoj kaj Liberoj. La partio iĝis liberala partio kiu iĝis plena membro de la Liberala Internacio en sia kongreso en Sofio maje 2005.

Kadre de la parlamentaj balotoj de junio 2005, ĝi gajnis 21.83% de la voĉoj kaj 53 el 240 parlamentaj seĝoj - signifa malkresko.

En la parlamentaj balotoj de 2009, ĝi gajnis 3.01 % de la voĉoj kaj neniun parlamentan seĝon. Sekve de tio, Simeono la 2-a rezignis pri la partia gvidado la 6-an de junio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]