Nacia Muzeo de Antropologio (Meksikurbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Muzeo de Antropologio
Museo Nacional de Antropología
nacia muzeo • muzea konstruaĵo • arkeologia muzeo
Lando Meksiko vd
Situo Miguel Hidalgo
Adreso Av. Paseo de la Reforma s/n, colonia Polanco, alcaldía Miguel Hidalgo, Ciudad de México, México.
Poŝtkodo 11560
Situanta sur Paseo de la Reforma
Arkitekto(j) Pedro Ramírez Vázquez • Rafael Mijares Alcérreca vd
Estiĝo 1964
Koordinatoj 19° 25′ 34″ N, 99° 11′ 10″ U (mapo)19.426111111111-99.186111111111Koordinatoj: 19° 25′ 34″ N, 99° 11′ 10″ U (mapo)
Nacia Muzeo de Antropologio (Meksikurbo) (Distrito Federal)
Nacia Muzeo de Antropologio (Meksikurbo) (Distrito Federal)
DEC
Nacia Muzeo de Antropologio (Meksikurbo)
Nacia Muzeo de Antropologio (Meksikurbo)
Situo de Nacia Muzeo de Antropologio (Meksikurbo)
Map
Nacia Muzeo de Antropologio
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Retpaĝo https://www.mna.inah.gob.mx/
vdr

La Nacia Muzeo de Antropologio (hispane Museo Nacional de Antropología) estas unu el la plej gravaj muzeoj en Meksikurbo kaj eĉ de Ameriko.[1] Ĝi estis planita por hejmo kaj ekspoziciejo de la arkeologia heredaĵo de la popoloj de Mezameriko, same kiel por montri la etnan aktualan diversecon de la lando. La nuntempa konstruaĵo de la MNA estis konstruita inter 1963 kaj 1964 en la Arbaro Ĉapultepek laŭ ordonoj de la prezidento Adolfo López Mateos, kiu inaŭguris ĝin la 17an de septembro 1964. Aktuale, la konstruaĵo de la MNA havas 23 salonojn de konstanta ekspozicio, 1 salonon de provizoraj ekspozicioj kaj du aŭditoriojn. Krome ĝi estas hejmo de la enhavo de la Nacia Biblioteko de Antropologio kaj Historio.

La kolekto de la Nacia Muzeo de Antropologio estas kunformita de nombraj arkeologiaj kaj etnografiaj pecoj devenaj el la tuta Meksiko. Inter kelkaj el la plej simbolaj pecoj de la kolekto troviĝas la Sunŝtono —kiu estas la kerno mem de la muzeo—, la monumentaj skulptaĵoj teotihuakanaj dediĉitaj al la diinoj de akvo, la trezoro de la tombo de la reĝo Pakal, same kiel atlanto tolteka alportita el Tollan-Xicocotitlan kaj la Monolito de Tláloc kiu gardas la enirejon al la muzeo.

La MNA konstituas unu de la ĉefaj lokoj de turisma intereso de Meksiko. Ĝi allogas ĉiujare pli ol du milionoj da vizitantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Terra - Diana Magaloni, nueva directora del Museo Nacional de Antropología e Historia - Museos - Arte y Cultura».

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]