Nacia Muzeo pri Petrolo (Rumanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Muzeo pri Petrolo
teknika muzeo • scienca muzeo
Lando Rumanio vd
Situo Ploiești
Adreso Strada Doctor Dumitru Bagdazar 8, Ploiești 100575
Koordinatoj 44° 56′ 21″ N, 26° 1′ 45″ O (mapo)44.9391226.02918Koordinatoj: 44° 56′ 21″ N, 26° 1′ 45″ O (mapo)
Nacia Muzeo pri Petrolo (Rumanio) (Rumanio)
Nacia Muzeo pri Petrolo (Rumanio) (Rumanio)
DEC
Nacia Muzeo pri Petrolo (Rumanio)
Nacia Muzeo pri Petrolo (Rumanio)
Situo de Nacia Muzeo pri Petrolo (Rumanio)
Map
Nacia Muzeo pri Petrolo
Retpaĝo https://muzeulpetrolului.ro/
vdr
Nacia Muzeo pri Petrolo en Rumanio. Foto: Andrei Stroe

44° 56′ 20″ N 26° 01′ 45″ O / 44.938918 °N, 26.0292481 °O / 44.938918; 26.0292481 (Ploiești, Prahova) (mapo)

La Nacia Muzeo pri Petrolo (rumane Muzeul Naţional al Petrolului), en Ploiești, Prahova, Rumanio, estis inaŭgurita la 8-an de oktobro 1961, post la okazigo de la centjaro de la rumana petrolindustrio en 1857. Ĝi estas inter la nuraj muzeoj de ĉi tiu speco en la lando (la aliaj estas en Zemeş kaj Moineşti, en la distrikto Bakaŭ). La muzeo bone situas en belega konstruaĵo — je la kruciĝo de Strada Doctor Dumitru Bagdasar kaj Strada Diligenţei — kiu permesis la starigon de kelkaj salonoj kaj korto, kiu transformiĝis en subĉielan ekspoziciejon. La muzea heredaĵo pliiĝis de 800 pecoj en 1961 ĝis pli ol 8,000 en 1994.

La nuna muzeestro estas Emilia Iancu.[1]

La muzeo havas grandan historian kaj dokumentan intereson. La muzeo dokumentas la geologion, petrokemion kaj historion de rumana petrolekstrakto kaj elmontras mineralajn specimenojn, historiajn ilojn kaj lampojn, bormaŝinaron de la 19-a jarcento kaj la historion de parafino-, petrolo- kaj benzino-rafinado. Ĝi prezentas geologiajn mapojn, leksikojn, specialigitajn revuojn kaj teknikajn paperojn, kaj ĝi elstarigas panelojn, kiuj klarigas la eltirprocezon de keroseno, uzante likvan sulfuran duoksidon — procezo inventita de la rumana kemiisto Lazăr Edeleanu kaj kiu ankoraŭ estas uzata tutmonde. Kolekto de ornama arto inkluzivas porcelanajn statuetojn kaj lampojn, ceramikajn kahelojn, antikvajn ceramikaĵojn kun petrolrilataj scenoj, kaj bronzaj kaj gipaj bustoj de eminentuloj el la petrolindustrio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Irina Oberländer-Târnoveanu, Muzeo pri Petrolo, la 16-an de oktobro 2018, alirita la 10-an de novembro 2018.