Muzeo de Cluny

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nacia Muzeo pri la Mezepoko de Parizo, nome Musée national du Moyen Âge en la franca origine, konata ankaŭ kiel "Muzeo Cluny", estas situanta en la kerno de la latina kvartalo de Parizo, Francio, ĉe la placo Paul Painlevé.

Verkoj

La muzeo enhavas grandan varion de mezepokaj pecoj de granda gravo. Elstaras la kolektoj de tapiŝoj (ĉirkaŭ 70 pecoj), de artaĵoj el eburo (300 pecoj) kaj skulptaĵoj, menciindas tiu de stilo de gotiko, kelkaj el kiuj devenaj de konstruaĵoj kiaj la katedralo de Notre-Dame aŭ la abatejo de Saint-Denis. Rimarkindas ankaŭ la aroj de juvelarto (inklude parton de la Trezoro de Guarrazar) kaj vitraĵoj.

En areo de 3500 m² (2.000 m² de ekspoziciejo), la muzeo enhavas 23.000 verkojn kaj aliajn objektojn, (el kiuj ekspoziciiĝas nur 2.300); tiuj datiĝas el la epoko de la romia Gaŭlo ĝis la 16a jarcento.

Bildaro

Bibliografio

  • A. Erlande-Brandenbourg et alii, Musée national du Moyen Âge; Thermes de Cluny, RMN, Paris, 1993.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj