Nacia Olimpika Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regionoj de la Naciaj Olimpikaj Komitatoj

Naciaj Olimpikaj Komitatoj, aŭ NOK, estas la naciaj sekcioj de la tutmonda Internacia Olimpika Komitato, kiu ilin superas kaj kontrolas. La naciaj komitatoj respondecas inter alie pri la organizado de Olimpikoj en siaj landoj. Ili ankaŭ proponas la kandidatiĝon de lokaj urboj al venontaj Olimpikoj. La naciaj komitatoj cetere subtenas la trejnadon de naciaj atletoj kaj trejnistoj.

En 2008 ekzistis 205 Naciaj Olimpikaj Komitatoj, kiuj reprezentas aŭ ŝtatojn aŭ geografiajn regionojn.