Nacia Parko Écrins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Écrins
nacia parko de Francio • protektata areo [+]

Koordinatoj44° 51′ 21″ N, 6° 15′ 49″ O (mapo)44.8558333333336.2636111111111Koordinatoj: 44° 51′ 21″ N, 6° 15′ 49″ O (mapo)
Plej alta punktoBarre des Écrins [+]
Areo918 km² (91 800 ha) [+]

Nacia Parko Écrins (Hautes-Alpes)
Nacia Parko Écrins (Hautes-Alpes)
DEC
Nacia Parko Écrins
Nacia Parko Écrins
Lokigo de Hautes-Alpes en Francio

Nacia Parko Écrins (Alpoj)
Nacia Parko Écrins (Alpoj)
DEC
Nacia Parko Écrins
Nacia Parko Écrins
Map
Nacia Parko Écrins

Vikimedia Komunejo:  Écrins National park, France [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Nacia Parko Écrins, aŭ en franca Parc national des Écrins, estas unu el la dek francaj naciaj parkoj. Ĝi situas en la sudorienta parto de Francio kaj konsistas en montara regiono de la Dofinaj Alpoj, sude de Grenoble kaj norde de Gap, kunhavata inter la departementoj de Isère kaj Hautes-Alpes.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kreita la 27an de marto 1973 laŭ la aktuala franca leĝo, Nacia Parko Ecrins estas la kvina nacia franca parko. Jam en 1913 ŝtata oficejo de Akvo kaj Arbaroj kreis parkon Bérarde sub la impulso de Franca Alpa Klubo. En 1995 en ĝi oni kreis la unuan francan integralan naturrezervejon Lauvital.

Geografio kaj geologio[redakti | redakti fonton]

Nacia Parko Ecrins kovras 270000-hektaran areon, en kiuj la centra zono okupas 91800 hektarojn. Ĝia teritorio etendiĝas en du francaj departementoj Isère kaj Hautes-Alpes, inter la urboj Gap, Grenoble kaj Briançon. La riveroj Romanche norde limigas la parkon, Guisane kaj Durance oriente kaj sude, kaj Drac okcidente. La montaro Ecrins estas altmonta regiono kun pli ol cent pintoj kiuj superas 3000 m, inter kiuj menciindas la plej alta Barre des Ecrins (4102 m) kaj aliaj famaj: Meije, Rateau, Pelvoux, ktp. La glaciejoj okupas grandan 17000-hektaran surfacon. En larĝajn valojn ili longe skulptis la sedimentajn petrojn (kalkoj, skistoj, grejsoj) kiuj sudokcidente kovris la malnovan soklon, kaj la kristalajn kaj metamorfajn petrojn (granito, gnejso) norde kaj okcidente en tipajn glaciejajn U-valojn.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La parko enhavas 1800 plantspeciojn, inter kiuj 146 estas protektataj kaj 216 kuŝas en ruĝaj listoj de minacataj plantoj. La vegetaĵaro suferas multajn ege diversajn flaŭrinfluojn:

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La nombron da animalaj specioj en la parko oni ne precize konas, oni tamen konas 343 vertebrulojn. 299 estas protektataj ĉu je nacia ĉu je regiona nivelo. La sovaĝeco de montaro Ecrins ebligis la naturan revenon de la Linko, kiel ankaŭ de aliaj bestoj: la Gipaeto ekde la reenkonduko en Savojo aŭ la Gipo el Cevenoj. La parko ankaŭ riĉas je vespertspecioj, predbirdoj, papilioj, rampuloj, amfibioj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]