Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa
Сцяг Белавежскай пушчы.jpg
Gerb of NP Belovezhskaya Pushcha.jpg
FlagoBlazono

Koordinatoj52° 26′ 24″ N, 23° 49′ 12″ O (mapo)52.4423.82Koordinatoj: 52° 26′ 24″ N, 23° 49′ 12″ O (mapo)
Areo1 500 km² (150 000 ha) [+]

Estiĝo11-a de aŭgusto 1932

Map
Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Bielaviežskaja Pušča National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa (beloruse Нацыянальны парк Белавежская пушча, ruse Национальный парк «Беловежская пуща») estas nacia parko en okcidenta Belorusio, ĉe la limo al Pollando. Ĝi kovras kaj protektas signifan parton de la arbaro de Białowieża, la lasta moderklimata praarbaro de Eŭropo - pli okcidenta nacia parko en Pollando protektas plian parton. La nacia parko de Belorusio kovras areon de 1 500 kvadrataj kilometroj kaj situas 70 kilometrojn norde de la urbo Bresto. La praarbaro estas hejmo al la plej granda monda loĝantaro de eŭropaj bizonoj, la plej pezaj landaj bestoj de la kontinento. La limo inter la du ŝtatoj dividas la arbaron, la Nacia Parko Białowieża (pole Białowieski Park Narodowy) najbaras ĉe la pollanda flanko de la limo. Ekzistas limtransirejo por migrantoj kaj biciklantoj en la arbaro.[1]

Parto de la nacia parko
Falinta arbo en la najbara pola nacia parko
Eŭropa bizono en la natura vivejo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Białowieża Forest (Belarus/Poland) (angle). UNESCO. Alirita 2022-06-24.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]