Nacia Parko Benue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nacia Parko Benue
BénouéNP4.jpg

Supermara alteco365 m [+]
Koordinatoj8° 20′ 0″ N, 13° 50′ 0″ O (mapo)8.3333333313.83333333Koordinatoj: 8° 20′ 0″ N, 13° 50′ 0″ O (mapo)
Areo1 800 km² (180 000 ha) [+]

Nacia Parko Benue
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Bénoué National Park [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Nacia Parko BenueBénoué estas nacia parko de Kameruno deklarita de Unesko kiel Biosfera Rezervejo.[1] Ĝi estas 180 000 ha granda. La parko havas ampleksan trairadon de la rivero Benue,[2] kiu etendas al ĉirkaŭ 100 km, formante la orientan limon. La publika ŝoseo al Tcholliré trairas la nordan parton de la parko. La okcidenta limo estas formata de la ĉefa ŝoseo kiu ligas la urbojn Garoua norde kun Ngaoundéré sude.[3] La parko povas esti alirita venante norden el Ngaoundéré.[4]

En 1932, la areo estis establita kiel Faŭna Rezervejo. Ĝi estis plialtigita al kategorio de Nacia Parko en 1968, kaj en 1981, ĝi iĝis Biosfera Rezervejo.[3]

La Nacia Parko estas en la nordorienta parto de Kameruno en la Bénoué Departemento de la regiono Norda Kameruno. Ĝi kuŝas en la Bénoué savana zono, nome humida savanarbara areo[5] inter la urboj Garoua norde kaj Ngaoundéré sude. La ĉefa rivero estas la Bénoué.[2] La altitudo de la parko gamas el 250 ĝis 760 m super marnivelo. La plej altaj altaĵoj estas karakterizitaj per grandaj rokaroj, dum la ondecaj ebenaĵoj kaj arbaroj estas karakteraj de pli malaltaj teroj.[3] Ok ĉasrezervejoj, totale 520 378 ha, ĉirkaŭas la parkon escepte laŭlonge de la ĉefa ŝoseo.[1]

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Hipopotamo ene de la parko.

La habitato en la Nacia Parko Bénoué estas karakterizita per arbaraj herbejoj. Tio inkludas kelkajn tipojn de Sudaniaj arbaroj kiel de Isoberlinia-dominata kaj aliaj arbaroj en la sud-centro, ĝis pli malaltaj, pli malfermaj, miksitaj arbaraj herbejoj en la nordo, sekaj arberoj de Anogeissus, duon-ĉiamverdaj ĉeriveraj arbaroj kaj arbustaroj laŭlonge de la rivero Bénoué kaj ties ĉefaj alfluantoj.

Elefantoj, makulhienoj, akvantilopoj, fakoĉeroj kaj simioj estas troveblaj en la parko. La ĉefaj grandaj hufuloj en la parko estas antilopoj kiel la kob, la okcidenta buselafo, la giganta taŭrotrago kaj la akvantilopo, same kiel la Afrika bubalo. La nura loko en Afriko kie eblas realisme vidi la gigantan taŭrotragon, nome Taurotragus derbianus, la plej granda antilopo de Afriko, estas ene de la Nacia Parko Benue.[4] La Makul-likaonoj loĝas en la nacia parko, kvankam malpli abunda ol ĉe la Faro Nacia Parko.[6] La Nacia Parko Benue estas konata pro siaj kolonioj de hipopotamoj.[2] Kun hipopotamoj, ankaŭ krokodiloj estas oftaj en la riveroj.

Ekde 2005, la protektita areo estas konsiderata Leonkonserva Unuo.[7] En 2011, la populacio de leonoj estis ĉirkaŭkalkulita en 200 plenkreskaj individuoj.[8][9]

La Nacia Parko Benue estas Grava Birdareo (#CM007) kaj ĵusaj esploroj identigis 306 birdospeciojn. En la seka sezono, sablejoj eksponitaj de la fluktuado de la niveloj de la sableca rivero Bénoué havigas habitaton por pluvioj kaj aliaj akvobirdoj.[3] Oftaj specioj estas la Kameruna turto, la krokodilbirdo, la ruĝgorĝa meropo, la drimociklo, la ŝtonperdriko, kaj la violturako.[10]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 . Putting the park in the hands of the people. Science in Africa (18a de Septembro, 2010). Arkivita el la originalo je 29a de Novembro 2010. Alirita 19a de Septembro 2010. Arkivigite je 2010-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
  2. 2,0 2,1 2,2 WILDLIFE NATIONAL PARKS. Consulate of the Republic of Cameroon - Sydney, Australia. Alirita 19a de Septembro 2010.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 BirdLife IBA Factsheet CM007 - Bénoué National Park. BirdLife International. Alirita 19a de Septembro 2010. Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
  4. 4,0 4,1 Hudgens, Jim. (2003) The rough guide to West Africa. Rough Guides. ISBN 978-1-84353-118-0.
  5. (1990) Antelopes : global survey and regional action plans. Union internationale pour la conservation de la nature et de ses ressources. Antelope Specialist Group, IUCN. ISBN 978-2-8317-0016-8.
  6. Woodroffe, R.. (1997) The African wild dog: status survey and conservation action plan. IUCN/SSC Candid Specialist Group, p. 20–22. ISBN 978-2-8317-0418-0.
  7. IUCN Cat Specialist Group. (2006) Conservation Strategy for the Lion West and Central Africa. Yaounde, Cameroon: IUCN.
  8. (2011) “The impact of trophy hunting on lions (Panthera leo) and other large carnivores in the Bénoué Complex, northern Cameroon”, Biological Conservation 144 (12), p. 3064–3072. doi:10.1016/j.biocon.2011.09.013. 
  9. (2009) “Humans displacing lions and stealing their food in Bénoué National Park, North Cameroon”, African Journal of Ecology 47 (3), p. 445–447. doi:10.1111/j.1365-2028.2008.00975.x. 
  10. Bird Watching in Cameroon. Arkivita el la originalo je 19a de Septembro 2010. Alirita 19a de Septembro 2010. Arkivigite je 2010-09-19 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mayakaa, T. B. (2002). “Wildlife Co-Management in the Benoue National Park-Complex, Cameroon: A Bumpy Road to Institutional Development”, World Development 30 (11), p. 2001–2016. doi:10.1016/s0305-750x(02)00111-0. 
  • (2004) “A population dynamics model for the management of Buffon's kob (Kobus kob kob) in the Bénoué National Park Complex, Cameroon”, Ecological Modelling 176 (1−2), p. 135–153. doi:10.1016/j.ecolmodel.2003.09.038. 
  • Stark, M. A. (1986). “Relationship between fire and basal scarring on Afzelia africana in Benoue National Park”, Cameroon African Journal of Ecology 24 (4), p. 263–271. doi:10.1111/j.1365-2028.1986.tb00370.x. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]