Saltu al enhavo

Nacia Parko Carara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Carara

nacia parko
Bazaj informoj
Geografia situo  44′ 50″ N, 84° 37′ 40″ U (mapo)9.74722222-84.62777778Koordinatoj:  44′ 50″ N, 84° 37′ 40″ U (mapo)
Nacia Parko Carara (Kostariko)
Nacia Parko Carara (Kostariko)
DEC
Situo de Nacia Parko Carara
Map
Nacia Parko Carara
vdr

La Nacia Parko Carara (en hispana Parque Nacional Carara [kaRAra]) estas nacia parko en Centra Pacifiko, proksime de la marbordo de Kostariko, inter la kantonoj Turrubares kaj Garabito.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Havante proksimume 52 km² de surfaco, tiu ĉi parko protektas la basenon de la rivero Grande de Tárcoles, ĉe Orotina, kaj inkludas unu de la plej grandaj restantaj populacioj de Skarlata arao en la lando.[1]

«Carara» estas vorto de la huetara lingvo kiu signifas «lacertoriveron», nomo kiu huetaroj havis por la rivero Grande de Tárcoles antaŭ la alveno de hispanoj al Kostariko.

Estas en la parko ĉirkaŭ 480 specioj de arboj kaj arbustoj kaj ĉirkaŭ 29 flaŭrspecioj ĉu endemiaj ĉu raraj. Estas ankaŭ ĉirkaŭ 112 specioj de mamuloj (47'8€ de tiuj de la lando). Estas ĉirkaŭ 420 specioj de birdoj (47% de tiuj de la lando), el kiuj 16 estas endemioj.

Estas 124 specioj de reptilioj (53% de tiuj de la lando), el kiuj la plej simbola estas la krokodilo, Crocodylus acutus, kiu loĝas ekzemple en lageto. Estas ankaŭ arkeologiaj kuŝejoj (nun ne viziteblaj).[2]

Pejzaĝoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. [Parque Nacional Carara www.costaricaweb.cr/es/parque-nacional-carara-costa-rica]. Arkivita el originalo la 20an de aŭgusto 2012. Konsultita la 15an de julio 2012.
  2. Broŝuro Carara, Departamento de Servicio al Turista, 2023.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]