Nacia Parko Golfo Jozani Chwaka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Golfo Jozani Chwaka
nacia parko [+]

Koordinatoj6° 13′ 59″ S, 39° 24′ 14″ O (mapo)-6.23339.404Koordinatoj: 6° 13′ 59″ S, 39° 24′ 14″ O (mapo)
Areo50 km² (5 000 ha) [+]

Estiĝo2004

Nacia Parko Golfo Jozani Chwaka (Tanzanio)
Nacia Parko Golfo Jozani Chwaka (Tanzanio)
DEC
Map
Nacia Parko Golfo Jozani Chwaka
Vikimedia Komunejo:  Jozani Chwaka Bay National Park [+]
vdr

La Nacia Parko Golfo Jozani Chwaka (svahile Hifadhi ya Taifa ya Ghuba ya Jozani Chwaka) estas protektita areo de 50-kelk kvadrataj kilometroj en la afrika lando Tanzanio[1] kiu situas specife sur insulo Zanzibaro. Ĝi estas la sola nacia parko en tiu insula regiono.

La ruĝa stumposimio (kies popolnombro estis taksita je 1000) troviĝas en la parko, ĝi estas specio de la pluvarbaro (male al la blank-nigraj stumposimioj trovitaj en aliaj regionoj de Afriko), ĝi estas konata ankaŭ kiel la Ruĝa kolobo de Kirk, laŭ la nomo de Sir John Kirk (1832-1922), la brita rezidento de Zanzibaro, kiu unue atentigis zoologian sciencon pri ĝi. Hodiaŭ ĝi estis adoptita kiel emblema specio por konservado en Zanzibaro ekde la mezo de la 1990-aj jaroj.[2]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 1 de oktobro de 2012. Alirita 26 de septembro de 2012.
  2. http://www.scribd.com/doc/14538645/The-Mammals-of-Zanzibar-and-Pemba/

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parque nacional de la Bahía Jozani Chwaka en la hispana Vikipedio.