Nacia Parko Grand Teton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nacia Parko Granda Teton)
Nacia Parko Grand Teton
nacia parko de Usono • nacia parko [+]

Koordinatoj43° 50′ 0″ N, 110° 42′ 3″ U (mapo)43.833333333333-110.70083333333Koordinatoj: 43° 50′ 0″ N, 110° 42′ 3″ U (mapo)
Plej alta punktoGrand Teton [+]
Areo1 254,51 km² (125 451 ha) [+]

Nacia Parko Grand Teton (Vajomingo)
Nacia Parko Grand Teton (Vajomingo)
DEC
Nacia Parko Grand Teton
Nacia Parko Grand Teton
Lokigo de Vajomingo en Usono
Map
Nacia Parko Grand Teton

Vikimedia Komunejo:  Grand Teton National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
De maldekstro dekstren, Nez Perce, Grand Teton, kaj Monto Owen vintre.
Grand Teton National Park collage

La Nacia Parko Grand Teton, angle Grand Teton National Park, estas nacia parko en nordokcidenta Vajomingo, Usono. Proksimume havante 1 300 km², la parko inkludas la ĉefajn montopintojn de la 40 mejlojn longa (64 km) montaro Teton same kiel plej al la nordaj partoj de la valo konata kiel "Jackson Hole". La Nacia Parko Grand Teton estas nur je 16 km sude de la Nacia Parko Yellowstone, al kiu ĝi estas konektita pere de la Parkovojo memora al John D. Rockefeller Jr., administrata de la Nacia Parka Agentejo. Kun ĉirkaŭaj naciaj arbaroj, tiuj tri protektitaj areoj konstituas la preskaŭ 73 000 km² etendan Ekosistemon Granda Yellowstone, unu el la plej grandaj netuŝitaj mez-altitudaj moderklimataj ekosistemoj.

La homa historio de la regiono de Grand Teton datiĝas reen el almenaŭ 11 000 jaroj kiam la unuaj nomadaj praindianaj ĉasistoj-kolektistoj ekalmigris en la regionon dum varmaj monatoj por aliri al manĝofontoj. Komence de la 19-a jarcento, la unuaj blankulaj esploristoj trafis la orientajn indianajn ŝoŝonojn. Inter 1810 kaj 1840, la regiono allogis kompaniojn de peltindustrio kiuj serĉis kontrolon de la tre enspeza felkomerco de kastoro. Ekspedicioj de la usona registaro al la regiono ekis meze de la 19-a jarcento kiel branĉo de la esplorado en Yellowstone, kaj la unuaj permanentaj blankaj setlantoj en Jackson Hole alvenis en la 1880-aj jaroj.

Klopodoj por konservi la regionon kiel nacia parko ekis fine de la 19-a jarcento, kaj en 1929 la Grand Teton Nacia Parko estis establita, protektante la ĉefajn montopintojn de la montaro Teton. La valo de Jackson Hole restis en privata posedeco ĝis la 1930-aj jaroj kiam konservistoj estritaj de John D. Rockefeller Jr. ekaĉetis teron en Jackson Hole por esti aldonita al la jam ekzistinta nacia parko. Kontraŭ publika opinio kaj kun ripetitaj Kongresaj klopodoj por nuligi la decidojn, multo de Jackson Hole estis protektita kiel Jackson Hole Nacia Monumento en 1943. Tiu monumento estis abolita en 1950 kaj plej granda parto de la monumenta tereno estis aldonita al la Nacia Parko Grand Teton.

Mapo de la Nacia Parko Grand Teton. Vidu ankaŭ pdf-mapon kun rezolucio pli alĝustebla.

La Nacia Parko Grand Teton estis nomita laŭ Grand Teton, nome la plej alta monto de la montaro Teton. La nomo de la montoj estas atribuita al franc-parolantaj kaptilistoj de komenco de la 19-a jarcento, kiel les trois tétons (la tri mamopintoj), kio poste estis angligita kaj mallongigita al Tetons. Kun 4 199 m la Grand Teton krute staras pli ol 2 100 m super Jackson Hole, preskaŭ 260 m pli alta ol Monto Owen, nome la dua plej alta monto de la montaro. La parko havas nombrajn lagojn, kiel la 24 km longa lago Jackson same kiel rojojn de varia longo kaj la supra almara rivero de la Serpenta Rivero. Kvankam en stato de malpliiĝo, deko da malgrandaj glaĉeroj pludaŭras sur la plej altaj altaĵoj ĉe la plej altaj pintoj de la montaro. Kelkaj el la rokoj en la parko estas la plej aĝaj trovitaj en ajna usona nacia parko kaj estis datitaj je preskaŭ 2,7 mil milionoj da jaroj.

La Nacia Parko Grand Teton estas en preskaŭ praa netuŝita ekosistemo kaj la samaj specioj de flaŭro kaj faŭno kiuj ekzistis ekde prahistoriaj tempoj povas ankoraŭ esti trovitaj tie. Pli ol 1 000 specioj de vaskulaj plantoj, dekoj da specioj de mamuloj, 300 specioj de birdoj, pli ol dekduo da fiŝaj specioj, kaj kelkaj specioj de reptilioj kaj de amfibioj vivas en la parko. Pro kelkaj ŝanĝoj en la ekosistemo, kelkaj el ili hom-kreitaj, oni faris klopodojn por plibonigi protekton por kelkaj specioj de indiĝenaj fiŝoj kaj por la pliiĝante minacata blankŝela pino (Pinus albicaulis).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]