Nacia Parko Insulo Saanane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Insulo Saanane
Insulo Saa nane
Insulo Saa nane
Insulo Saa nane
nacia parko [+]
Koordinatoj2° 32′ 40″ S, 32° 53′ 23″ O (mapo)-2.5443638932.88972222Koordinatoj: 2° 32′ 40″ S, 32° 53′ 23″ O (mapo)

Estiĝo2013

Nacia Parko Insulo Saanane (Tanzanio)
Nacia Parko Insulo Saanane (Tanzanio)
DEC
Nacia Parko Insulo Saanane
Nacia Parko Insulo Saanane
Map
Nacia Parko Insulo Saanane
vdr

La Nacia Parko Insulo Saanane (svahile Hifadhi ya Taifa ya Kisiwa cha Saanane) estas nacia parko en Mwanza, Tanzanio. La parko situas sur insulo en Viktoria lago kaj atingeblas per boato en ĉirkaŭ 10 minutoj, de la TANAPA-oficejoj sur Capri Point en urbo Mwanza.[1][2][3][4]

Historio[redakti | redakti fonton]

La parko, tiam konata kiel "Saa Nane Island Game Sanctuary", estis hazarde bombita dum la aera kampanjo de la Uganda-Tanzania Milito de 1978–1979.[5] La 29-an de marto 1979,[6] Libia gvidanto Muamar Kadafi ordonis al unu el siaj bombaviadiloj Tupolev Tu-22 ataki Mwanza-n, esperante tiel timigi la tanzanian registaron por ĉesigi ĝian invadon de Ugando.[7] La Tu-22 tute maltrafis la urbon, tamen ĝiaj kvin kontraŭpersonaj bomboj anstataŭe trafis la ĉasrezervejon, iomete vundante unu laboriston kaj mortigante plurajn bestojn. Laŭ ĵurnalistoj Tony Avirgan kaj Martha Honey, ses antilopoj kaj multaj birdoj estis mortigitaj.[8] Male, informkolekta analizisto Kenneth M. Pollack deklaris, ke "granda nombro da antilopoj" estis mortigitaj.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SAANANE ISLAND DECLARED NATIONAL PARK. TANAPA (3 Septembro 2013). Arkivita el la originalo je 2013-09-08. Alirita 5 Septembro 2013.
  2. Nkwame, Marc. Saa-Nane Island becomes fully fledged park. Daily News (Tanzanio) (4 Septembro 2013). Arkivita el la originalo je 2013-09-06. Alirita 6 Septembro 2013.
  3. Philemon, Lusekelo. Saanane Island officially declared 16th National Park. IPP Media (5 Septembro 2013). Alirita 6 Septembro 2013.
  4. Nkwame, Marc. Rocking and rolling on Saa Nane Island Park. Daily News (Tanzanio) (8 Septembro 2013). Arkivita el la originalo je 2013-09-08. Alirita 9 Septembro 2013.
  5. Cooper & Fontanellaz 2015, p. 35.
  6. "Tanzania Bombs Entebbe Airport, Damaging Runway", The New York Times, 2 Aprilo 1979, paĝoj 3. Kontrolita 25 Decembro 2019.
  7. 7,0 7,1 Pollack 2004, p. 372.
  8. Avirgan & Honey 1983, p. 120.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Saanane Island National Park en la angla Vikipedio.