Nacia Parko Lagoj Nelson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nacia Parko Lagoj Nelson, Nacia Parko de la Lagoj de Nelson aŭ en angla Nelson Lakes National Park, situantas en la Suda Insulo de Novzelando.

Ĝi estis formita en 1956 kaj kovras ĉirkaŭ 1,020 km². Ĝi centriĝas je du grandaj lagoj, nome Rotoiti kaj Rotoroa. La parko inkludas ankaŭ ĉirkaŭajn valojn (kiaj tiuj de la Travers, Sabine, kaj D'Urville, suprajn areojn de la Matakitaki) kaj montarojn (Montaro Saint Arnaud, Monto Robert). La parko estas populara areo por tendumo, marŝado and fiŝkaptado.

La parko estas administrata de la Novzelanda Departamento de Konservado kiu funkciigas Vizitantan Centron en Saint Arnaud kiu havigas ĝisdatigitan kaj fidindan informaron pri ĉiuj aspektoj de la Nacia Parko.