Saltu al enhavo

Nacia Parko Madidi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Nacia Parko Madidi
nacia parko • protected area of Bolivia • integrated management area (Bolivia)
Bazaj informoj
Geografia situo 14° 20′ 0″ S, 68° 20′ 0″ U (mapo)-14.333333333333-68.333333333333Koordinatoj: 14° 20′ 0″ S, 68° 20′ 0″ U (mapo)
Nacia Parko Madidi (Tero)
Nacia Parko Madidi (Tero)
DEC
Situo de Nacia Parko Madidi
i1
Map
Nacia Parko Madidi
vdr

Madidi (hispane Parque Nacional Madidi) estas nacia parko en Bolivio. Ĝi situas en la supra baseno de la rivero Amazono. Establita en 1995, ĝi havas areon de 18 958 kvadrataj kilometroj kaj, kune kun la proksimaj (sed ne apudaj) rezervejoj, formas unu el la plej grandaj protektitaj areoj en la mondo[1]. Madidi kaj ĝiaj najbaraj parkoj estas konsiderataj unu el la plej biologie diversaj regionoj de la planedo[2], ampleksante multajn klimatajn zonojn, de la tropikaj pluvarbaroj de la rivero Tuiĉi ĝis la glaĉer-kovritaj montopintoj de Andoj.

Bolivio estas unu el la 15 landoj en la mondo kun la plej granda biologia riĉeco: ĝi okupas la 11-an lokon pro sia flaŭra riĉeco, la trian pro la abundo de siaj papilioj kaj la sesan pro sia diverseco de birdoj[1].

La Anda montarkoko estas unu el la multaj birdospecioj en la nacia parko.

La loka popolo, kiu migris al ĉi tiu regiono el la andaj altebenaĵoj, parolas la keĉuan. La kulturoj, kiuj originis en ĉi tiuj areoj (Tacana, Mosete, Tsimane kaj Ese Ejja), havas sian propran lingvon, apartenantan al la sama lingvaro.

Ekologiaj gastejoj, kiuj gastigas turistojn, troviĝas kaj ene kaj ekstere de la parko. La plej malnova kaj plej fama estas la Ekologia Gastejo Chalalán (Chalalan Ecolodge) ĉe la rivero Tuiĉi estas komunum-bazita entrepreno, kiu kreas signifajn ekonomiajn avantaĝojn por indiĝenaj loĝantoj.

La enirejoj al la parko estas Pelichuco kaj Apollo en la sudo, Rurrenabaque en la oriento, Tumupacha en la nordoriento kaj la rivero Madre de Dios en la nordo. La parko estas plej facile atingebla per boato trans la rivero Beni de la urbo Rurrenabaque.

Mediaj konfliktoj

[redakti | redakti fonton]

La aktiveco minada, tiel leĝa kiel eksterleĝa, formas unu el la minacoj plej grandaj en la parko Madidi.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

(angla) A Guide To Madidi National Park, bolivianlife.com

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (es, en) Juntos por la vida silvestre, WCS Bolivia
  2. (en) Bolivian Park Declared One of Most Diverse Places on Earth, Live Science Staff, la 13-an de septembro 2012. Alirita la 28-an de septembro 2025.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

(en) Oficiala retejo de la Nacia Parko Madidi