Nacia Parko Nahuel Huapi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mapo de la Parko kaj de la Nacia Rezervejo Nahuel Huapi.
La Nacia Parko Nahuel Huapi somere.

La Nacia Parko Nahuel Huapi estas etenda areo protektita situanta sudokcidente de la provinco Neŭkeno okcidente de la Río Negro, en la Patagonio de Argentino. La protektita areo je nacia nivelo de la Nahuel Huapi —de totalo de 709 474 ha— subdividiĝas en tri zonoj de diferenca grado de protektado. La unua el tiuj estas la Nacia Parko Nahuel Huapi, kun 473 352 ha kaj kun plej bona konservostato; la dua estas la Nacia Rezervejo Nahuel Huapi, de 160 686 ha, situanta oriente de la unua sed kun konservostato ege diferenca el tiu de la parko, posedas kategorion malpli striktan ol tiu antaŭa ĉar estas ĉefe en privataj areoj. Tiu lasta subdividiĝas en du naciaj rezervejoj nome Zona Centro kaj Zona Gutiérrez.[1] Fine la tria zono estas la strikta natura rezervejo Nahuel Huapi, de 75 436 ha, distribuitaj en 6 sektoroj difinitaj de la dekreto N.° 2149/90 de 10a de oktobro de 1990 kiu,[2] pro siaj biologiaj karakteroj, devas ĝui de protektogrado multe pli rigora.[3] Formas parton de la Biosfera Rezervejo Anda-Nordpatagonia ekde 2007.[4]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la plej antikva de la Naciaj Parkoj de Argentino. Ĝi estis kreita de la argentina registaro en 1934, sur bazo de la donaĵo de 3 kvadrataj leŭgoj (7000 ha) fare de Francisco Pascasio Moreno pro tiu celo. La parko enhavas 717 261 ha,[5] en strio de ĉirkaŭ 60 km de larĝo por ĉirkaŭ 170 km de nordo al sudo, ĉe deklivaro de Andoj.[6] La Nacia Parko Nahuel Huapi estas internacie fama pro sia alloga geografio kie elstaras la lago Nahuel Huapi, kaj la monto cerro Tronador kiujn komplementas varia aro de montoj, valoj, pli ol 60 lagoj kaj lagetoj,[7] kaj sennombraj rojoj. La parko, situanta inter la altoj de 700 msm kaj 3400 msm, elstaras pro siaj ekosistemoj reprezentaj de la patagonaj Andoj, kie hejmas pli ol milo da plantaj superaj specioj,[8] kaj ĉirkaŭ 300 specioj de vertebruloj. Tiuj distribuiĝas en kvar diversaj medioj: la altanda, la patagonianda arbaro, la valdivia modera pluvarbaro kaj la Patagona Stepo.[9]

La parkon trapasas de nordo al sudo la montaro Andoj, kaj tiele la reliefo estas montara, kvankam oni povas observi malaltiĝon de la montaroj rilate al la alteco de la pli nordaj montaroj. Simile la plej altaj montaroj troviĝas ĉe la okcidenta zono, dum ĉe ties orienta deklivaro estas la patagona stepo karakterizita de geografio kun pli mildaj konturoj.

La plej alta monto de la parko estas Cerro Tronador, nome vulkano neaktiva de 3491 msm, kia posedas sep glaĉerojn. Ĉe la argentina deklivaro troviĝas la glaĉerojn Frías, Alerces, Castaño Overo kaj Río Manso, dum ĉe la ĉilia flanko troviĝas la glaĉerojn Peulla, Casa Pangue kaj Río Blanco. La nomo de la monto (Tronador, tondrulo) aludas al la sono kiu produktas la falego el glacio sur siaj deklivoj. La monto Tronador proponas interesajn eblojn por praktiki montogrimpadon sur glacio. Montorifuĝejo permesas tranokti ĉe la bordo de la glaĉero, kaj tiele komenci la lastan eron de la ascendo al la montopinto dum la unuaj horoj de la mateniĝo.

Menciindas ankaŭ la monto Cerro Catedral kiu gastigas grandan centron por alpa skiado sur siaj nordorientaj deklivoj. La suda zono de la monto nomigas ĝin pro siaj enormaj pingloj granitaj kiuj permesas la surrokan montogrimpadon. La rifuĝejo Emilio Frey (1700 msm) situanta borde de la lageto Toncek kaj de la bazo de la montopinglo Frey, estas pitoreskaj kaj konvena tranoktejo por grimpistoj. Oni povas aliri al la rifuĝejo tra du diversaj vojoj, tra la montobordo ekde la norda zono de tiu piedirade trapasanta la ŝtonejojn ĉe la Katedralo kaj la Lageto Schmoll, aŭ tra la slovena vojo kiu ekas ĉe la bazo de la Cerro Catedral ĉirkaŭ la Lago Gutiérrez kaj ascendas tra la valo de la rojo Van Titter.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erize, Francisco, Canevari P., Canevari M., Costa G., Rumboll M., Los Parques nacionales de la Argentina y otras de sus áreas naturales Alirita la 15an de majo de 2012, hispana , 1981, lNCAFO, Madrid.
  2. Dekreto 2149/90 en Infoleg
  3. Chébez, Juan Carlos, Guía de las reservas naturales de la Argentina: Volumen 1 Patagonia Norte, 15a de majo de 2012, hispana, 2005, Editorial Bs. As., Madrid, paĝoj 192.
  4. Reconocimiento Internacional de la Reserva de Biosfera Andino Norpatagónica http://www.ciefap.org.ar/index.php?option=com_content&view=article&id=38:reconocimiento-internacional-de-la-reserva-de-biosfera-andino-norpatagonica&catid=1 Alirita la 19a de decembro de 2011, 11a de oktobro de 2007, CIEFAP - Centro de Investigación y Extensión Forestal Andino Patagónico.
  5. Teknika ŝlipo de la Parko
  6. Chébez, J.C. 2005. Patagonia Norte. Guía de las Reservas Naturales de la Argentina. Editorial Albatros.
  7. http://www.sancarlosdebariloche.info/informacion_datos_servicios_bariloche/lagos_lagunas.htm Enumeración de lagos y lagunas de la zona del Nahuel Huapi
  8. Plantas del Parque Nahuel Huapi,: Catálogo de la flora vascular del Parque Nacional Nahuel Huapí, Argentina. Cecilia Brion & Cecilia Ezcurra,: San Carlos de Bariloche (1a Januaro, 2005), ISBN 987-1154-34-8, ISBN 978-987-1154-34-0
  9. Armesto, J.; León Lobos, P.; Kalin Arroyo, M. 1995a: Los bosques templados del sur de Chile y Argentina: una isla biogeográfica. En: Armesto, J.; Villagrán, C.; Kalin Arroyo, M. ed. Ecología de los bosques nativos de Chile. Santiago de Chile, Editorial Universitaria, Universidad de Chile. Pp. 23–28.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chehebar, Claudio; Ramilo, Eduardo. Fauna del Parque Nacional Nahuel Huapi. Administración de Parques Nacionales y Asociación Amigos del Museo de la Patagonia "Francisco P.Moreno".
  • Petroff, Ana. Guía Maravilla-Parque Nacional Nahuel Huapi. Realización Ana Petroff. sem data.
  • Narosky, T. & Yzurieta, D. 1987. Guía para la identificación de las aves de Argentina y Uruguay- Asociación Ornitológica del Plata, 345 pág.
  • Fundación Península Raulí, Árboles y arbustos nativos de la patagonia andina, Ed. Imaginaria, Bariloche, Argentina, 2001.
  • Dimitri, M. J. 1972. Pequeña Flora Ilustrada de los Parques Nacionales Andino Patagónicos. Anales de la APN.
  • Ferreyra, M., C. Ezcurra y S. Clayton 2006. Flores de Alta montaña de los Andes Patagónicos. Ed. LOLA
  • Mermoz, M., C. Ubeda, D. Grigera, C. Brion, C. Martin, E. Bianchi & H. Planas. 2000. El Parque Nacional Nahuel Huapi: sus características ecológicas y su estado de conservación. Administración de Parques Nacionales – Universidad Nacional del Comahue – Argentina.

Eksteraj lililoj[redakti | redakti fonton]