Nacia Parko Rajaji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Rajaji
nacia parko [+]

Koordinatoj30° 5′ 0″ N, 78° 2′ 0″ O (mapo)30.0833333378.03333333Koordinatoj: 30° 5′ 0″ N, 78° 2′ 0″ O (mapo)
Areo800 km² (80 000 ha) [+]

Estiĝo1983

Nacia Parko Rajaji (Utarakando)
Nacia Parko Rajaji (Utarakando)
DEC
Nacia Parko Rajaji
Nacia Parko Rajaji
Lokigo de Utarakando en Barato
Map
Nacia Parko Rajaji
Vikimedia Komunejo:  Rajaji National Park [+]
vdr
Ino de elefanto polvobane en la Nacia Parko Rajaji.

Nacia Parko Rajaji estas nacia parko kaj tigro-rezervejo de Barato[1] kiu enhavas areon de Sivalik, nome montetoj ĉe Himalajo. La parko ampleksas ĉirkaŭ 820 km²,[2] kaj al tri distriktoj de Utarakando: nome Haridvaro, Dehradun kaj Pauri Garhŭal. En 1983, tri naturaj rezervejoj de la areo nome Ĉilla, Motiĉur kaj Rajaji estis kunigitaj en unu.[2] La riveroj Gango kaj Son fluas tra la parko.[3]

La Nacia Parko Rajaji estas tiel nomita laŭ C. Rajagopalachari (Rajaji), elstara estro de la Lukto por la Sendependeco, la dua kaj lasta Ĝenerala guberniestro de la jam sendependa Barato kaj unu el la unuaj ricevantoj de la plej alta civila omaĝo de la lando nome Bharat Ratna (en 1954).

La Nacia Parko Rajaji estas formata ĉefe el densa ĝangalo, kaj tiu medio formas taŭgan habitaton por nombraj animaloj. La parko estas en la nordokcidenta limo de distribuado kaj de elefantoj kaj tigroj en Barato. La parko famas ĉefe pro siaj elefantoj. Menciindas ankaŭ la montokapro "goral".

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la animaloj de la parko estas jenaj:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Projekto Tigro Alirita la 27an de majo 2020.
  2. 2,0 2,1 Rajaji Arkivigite je 2008-05-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita en 19a de februaro 2008 je Wayback Machine, Oficiala retejo de Haridvaro.
  3. [2][rompita ligilo]