Nacia Parko Valo de Morto
Nacia Parko Valo de Morto | ||
---|---|---|
nacia parko de Usono, nacia parko [+] | ||
Lando | Usono | |
Federaciaj ŝtatoj | Kalifornio, Nevado | |
Urbo | Ridgecrest (Kalifornio) | |
Koordinatoj | 36° 29′ 37″ N, 117° 5′ 27″ U (mapo)36.49363-117.09091Koordinatoj: 36° 29′ 37″ N, 117° 5′ 27″ U (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | Telescope Peak [+] | |
Akvokolektejo | 13 650,3 km² (1 364 974 ha) [+] | |
Areo | 13 650,3 km² (1 364 974 ha) [+] | |
Estiĝo | 31-a de oktobro 1994 | |
Vizito | 1 678 660 (2018) | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
Kategorio IUCN | II – Nacia parko | |
Nacia Parko Valo de Morto | ||
Vikimedia Komunejo: Death Valley National Park [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Nacia Parko Valo de Morto (angle Death Valley National Park) situas en la Mojave-dezerto, oriente de la montaro Sierra Nevada, kaj estas la plej seka nacia parko de Usono. Ĝi plejgrandparte apartenas al la ŝtato Kalifornio de Usono, malgrandparte al la najbara ŝtato Nevado.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Grandan parton de la parko konsistigas la samnoma Valo de Morto (angle Death Valley [ˈdɛθ ˌvæli]) la plej malalta, plej seka kaj plej varmega valo de Usono.[1] La plej malalta punkto de la dezerto kaj de la parko situas 85,5 metrojn sub la marnivelo. La dezerto havas la rekordon pri la plej alta fidinde mezurita temperaturo en Ameriko, 56,7 °C, notita en la loko Furnace Creek dum 1913 – ĵus sub la tutmonda rekordo pri la plej alta fidinde mezurita temperaturo, 58 °C, kiu mezuriĝis en la loko El Aziza de Libio dum 1922. La teritorio situas norde-sude inter la montoĉenoj Amargosa oriente kaj Panamint okcidente. La montaroj Sylvania kaj Owlshead konsistigas la nordan respektive sudan limojn. La dezerto kovras areon de proksimume 7 800 km², la nacia parko sume areon de 13 628 km².
Dum la jaro 1933 la Valo de Morto estis deklarita nacia monumento de Usono, dum la jaro 1994 ĝi, la apuda valo Panamint kaj larĝa ĉirkaŭaĵo estis nomumita nacia parko, kaj sekve deklariĝis aparte protektenda teritorio. Al la nacia parko krom la centra teritorio ankoraŭ apartenas la subtera kavo Devil's Hole pli oriente en Nevado.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
"moviĝanta roko" en la Valo de Morto
-
bizara pejzaĝo ĉe Zabriskie Point
-
la rokaro "artista paletro"
-
la plej profunda punkto de Usono
-
"panoramejo de Dante"
-
la "golfludejo de la diablo"
-
sablodunoj "Mesquite"
-
la "roka vetkurejo" en la valo
-
rigardo de la loko Zabriskie Point en la valon
-
kojoto proksime de la kanjono Titus
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ dvpmain.html retejo pri la Nacia Parko Valo de Morto (angle)[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Death Valley National Park - Wikivoyage (en)
- oficiala retejo de la parko (angle)
- plia retejo pri la parko (angle) Arkivigite je 2009-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
- "moviĝantaj ŝtonoj en la Valo dfe Morto" – germanlingva artikolo kun intervjuo de esploristo kaj fotoj[rompita ligilo]
- germanlingva artikolo pri la valo kun multaj informoj kaj panoramaj fotoj)