Nacia Parko de Teide

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko de Teide
nacia parkoprotektata areo • nacia parko de Hispanio [+]

Supermara alteco2 278 msnm [+]
Koordinatoj28° 15′ 0″ N, 16° 37′ 0″ U (mapo)28.25-16.6167Koordinatoj: 28° 15′ 0″ N, 16° 37′ 0″ U (mapo)
Areo189,9 km² (18 990 ha) [+]

Estiĝo1954
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵoNatura
Jaro2007 (31)
Numero1258
RegionoEŭropo kaj Nordameriko
Kriteriojvii, viii

Nacia Parko de Teide (Kanariaj insuloj)
Nacia Parko de Teide (Kanariaj insuloj)
DEC
Lokigo de Kanariaj insuloj en Hispanio
Map
Nacia Parko de Teide

Vikimedia Komunejo:  Parque nacional del Teide [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Parko Teide, Kanarioj

La Nacia Parko de Teide (hispane Parque Nacional del Teide) estas parko kiu okupas la plej altan zonon de la insulo Tenerifo kaj de Hispanio (en Kanarioj). Deklarita la 22-an de januaro 1954 kiel Nacia Parko de Teide, ĝi estas la plej granda kaj antikva el la naciaj parkoj de Kanarioj, kaj unu el la plej antikvaj de Hispanio. En 2007 ĝi estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko kaj ekde tiu jaro ĝi estas konsiderita kiel unu el la 12 Trezoroj de Hispanio.

En ĉi tiu loko troviĝas la vulkano Teide kiu kun 3.718 metroj, estas la plej alta pinto de Kanarioj, Hispanio kaj kiu ajn emerĝita tero de Atlantiko. Krome, ĝi estas la tria plej granda vulkano de la mondo post Mauna Loa kaj Mauna Kea en Havajo. Kune al Teide troviĝas dua monto plej alta de la Kanaria Arkipelago, la Pinto Viejo kun 3.135 metroj sur la marnivelo, ambaŭ estas la solaj kanariaj montoj kiu superas 3.000 metrojn alte.

La Nacia Parko de Teide, en 2008 estis la nacia parko plej vizitita el la kvar de Kanarioj kun entute 2,8 milionoj da vizitantoj.

La Observatorio de Tejdo, ankaŭ konata kiel Observatorio de Izaña estas astronomia observatorio fondita en 1964 en la Nacia Parko de Teide.