Nacia Partio de Surinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Partio de Surinamo
partio
Komenco 1943 vd
Lando(j) Surinamo vd
Sidejo Amsterdamo
Ideologio

socialdemokratio

Retejo Oficiala retejo
vdr

Nacia Partio de Surinamo (en nederlanda Nacional Partij van Suriname, NPS) estis politika partio de la respubliko Surinamo kiu naskiĝis en 1943. Ĝia estro estis Chandrikapersad Santokhi.

La partio havis fortan protagonismon kiam en 1973 lia estro Henck Arron atingis venkon en la parlamento kaj poste deklaris la suverenecon de Surinamo (1975) kun Arron kiel ĉefministro. La elektoj de 1977 donis denove la venkon al NPS kaj Arron konservis sian postenon, ĝis 1980 kiam puĉo estrita de la serĝento Desi Bouterse elpostengis la registaron.

La NPS funkciis kiel ĉefa partio opozicianta kontraŭleĝe, apogante gerilon norde de Sipaliwini kaj en aliaj regionoj. En la elektado de 1988 la alianco inter la NPS kaj VHP en la koalicio opozicianta havigis la venkon al Ramsewak Shankar kiel prezidanto kaj Arron kiel ĉefministro.

Nova puĉo apartigis ilin el povo en 1990, sed poste, kun apogo de la militistoj, ili reprenis la povon kaj kunvokis novan balotadon (1991) per kiuj ties ĉefa estro, Ronald Venetiaan venkis per 58,82% kontraŭ 23,52% de la NDP.