Nacia Portretgalerio (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo de la portretgalerio.

La Nacia Portretgalerio estas artgalerio lokita centre de Londono kaj fondita en la jaro 1856. Ĝi entenas la portretojn de historie gravaj britaj eminentuloj, elektitaj ne laŭ la pentristoj aŭ la arta valoro de la verkoj sed laŭ la graveco de la pentritaj personoj. La kolekto inkludas pentraĵojn, sed ankaŭ fotojn, karikaturojn, desegnaĵojn kaj skulptaĵojn.

Ĉiuj portretoj ne estas rimarkindaj laŭ arta vidpunkto, kvankam kelkaj el ili estas notindaj memportretoj de William Hogarth, Joshua Reynolds aŭ aliaj renomitaj artistoj. Kelkaj verkoj, ekzemple la grupportreto de la partoprenantoj al la konferenco de Somerset House en 1604, cetere havas historian valoron. Sed la ekspoziciitaj verkoj estas plejofte kuriozaĵoj kaj ne aŭtentaj artaĵoj.

La portretoj de vivantaj personoj estis permesitaj en 1969.

Eksteraj ligiloj