Nacia Rekonstrua Administrado

La Nacia Rekonstrua Administrado (angle National Recovery Administration, NRA) estis la titolo de ĉefa agentejo establita de la usona prezidanto Franklin D. Roosevelt en 1933. La celo de la agentejo estis elimini la "senkompatan konkuradon" per kunigado de industrio, laboristaj sindikatoj kaj registaro por krei kodojn de "justaj praktikoj" kaj fiksitaj prezoj. La Nacia Rekonstrua Administrado estis kreita per la Nacia Industria Rekonstrua Leĝo (angle National Industrial Recovery Act, NIRA) kaj permesis al industrioj kuniĝi kaj verki "kodojn de justa konkurenco". La kodoj celis kaj helpi laboristojn fiksi minimumajn salajrojn kaj maksimumajn semajnajn horojn, kaj ankaŭ minimumajn prezojn je kiuj produktoj povus esti venditaj. La Nacia Rekonstrua Administradoankaŭ havis dujaran renovigan ĉarton kaj estis planita eksvalidiĝi en junio 1935 se ne renovigita.[1]
La Nacia Rekonstrua Administrado, simboligita per la Blua Aglo, estis populara ĉe laboristoj. Entreprenoj, kiuj subtenis la NRA-kampanjon, metis la simbolon en siajn butikfenestrojn kaj sur siajn pakaĵojn, kvankam ili ne ĉiam konsentis pri la koncernaj regularoj. Kvankam membreco en la NRA estis libervola, entreprenoj, kiuj ne montris la aglon, tre ofte estis bojkotitaj, igante ĝin ŝajni deviga por supervivo al multaj.
En 1935, la Usona Supera Kortumo unuanime deklaris, ke la NRA-leĝo estis kontraŭkonstitucia, decidante, ke ĝi malobservis la disigon de povoj laŭ la usona konstitucio. La NRA rapide ĉesigis siajn agadojn, sed multaj el ĝiaj laborprovizaĵoj reaperis en la "Nacia Leĝo pri Laborrilatoj" (angle National Labor Relations Act, Leĝo Wagner), pasigita poste en la sama jaro 1935. La longdaŭra rezulto estis ondo en la kresko kaj potenco de sindikatoj, kiuj fariĝis kerno de la koalicio por «New Deal» aŭ "Nova Interkonsento", kiu dominis la usonan nacian politikon dum la sekvaj tri jardekoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Nacia Rekonstrua Administrado" en la retejo novelguide.com, teksto arkivigita la 14-an de januaro 2012.
Citaĵo: «Sub industria memregado, reprezentantoj de entreprenoj, laboristoj kaj registaroj verkus interkonsentojn, aŭ kodojn, pri "justaj" komercaj kaj laborpraktikoj por ĉiu el la ĉefaj industrioj de la nacio. Interalie, la kodoj povus inkluzivi provizaĵojn por kontroloj de prezoj, produktado kaj merkatado kaj devis inkluzivi provizaĵojn por minimumaj salajroj, maksimumaj laborhoroj kaj la rajto de laboristoj organiziĝi kaj kolektive marĉandi. Per la kodoj, oni esperis, ke senkompata konkurenco, troproduktado, laborkonfliktoj kaj deflaciaj prezoj estus briditaj, kondukante la nacion al nova epoko de prospero kaj industria harmonio.»