Nacia Revolucia Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Revolucia Armeo
flago
armearo
Komenco 16-a de junio 1924 vd
Fino 24-a de decembro 1947 vd
Poste Armeo de la Respubliko de Ĉinio vd
Lando(j) Respubliko Ĉinio vd
Sidejo Nankino
vdr
La NRA dum la Dua Mondmilito.

La Nacia Revolucia Armeo (mallongigita NRA; ĉine 國民革命軍), foje mallongigita al Revolucia Armeo (革命軍) antaŭ 1928, kaj al Nacia Armeo (國軍) post 1928, estis la militista fako de Kuomintang (KMT, aŭ Ĉina Naciisma Partio) el 1925 ĝis 1947 en la Respubliko Ĉinio. Ĝi iĝis ankaŭ la regula armeo de tiu RĈ dum la periodo de KMT de ununura partio nome Dang Guo kiu ekis en 1928. Ĝi estis renomita kiel Armitaj Fortoj de Respubliko Ĉinio laŭ la Konstitucio de 1947, kiu instituciis la civilan kontrolon de la militistaro.

Origine organizita pere de helpo el la Sovetunio kiel rimedo por ke KMT uniigu Ĉinion dum la Erao de la Militsenjoroj, la NRA luktis en gravaj bataloj de la Norda Ekspedicio kontraŭ la Ĉina Beijang Armeo de Militsenjoroj, en la Dua japana-ĉina milito (1937–1945) kontraŭ la Japana imperia armeo kaj en la Ĉina enlanda milito kontraŭ la Popola Liberiga Armeo.

Dum la Dua japana-ĉina milito, la armitaj fortoj de la Komunista Partio de Ĉinio estis teorie aligitaj en la Nacia Revolucia Armeo (kvankam plutenante apartajn estrarojn), sed ili rompiĝis por formi la Popolan Liberigan Armeon tuj post la fino de la milito. Kun la proklamo de la Konstitucio de la Respubliko Ĉinio en 1947 kaj la formala fino de la KMT parti-ŝtato, la Nacia Revolucia Armeo estis renomita kiel Armitaj Fortoj de Respubliko Ĉinio, kaj la kerno de la fortoj formis la Armeo de la Respubliko Ĉinio, kiu retiriĝis al la insulo Tajvano en 1949.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dreyer, Edward L. (1995) China at War 1901–1949 (reprint Routledge, 2014)
  • Jowett, Philip. (2013) China's Wars: Rousing the Dragon 1894–1949 (Bloomsbury Publishing, 2013).
  • Li, Xiaobing. (2012) China at War: An Encyclopedia excerpt
  • Lynch, Dr Michael, The Chinese Civil War 1945–49: Modern Warfare (Guide To... Book 61) Osprey Publishing (2010), ISBN 978 1 4728 1025 0