Nacia Teatro (Budapeŝto)
Nacia Teatro | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Tipo | Teatro | ||
Adreso | |||
Situo | Pest (urbo) (ĝis 1873), poste Budapeŝto | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 29′ 39″ N, 19° 3′ 37″ O (mapo)47.494219.0604Koordinatoj: 47° 29′ 39″ N, 19° 3′ 37″ O (mapo) | ||
| |||
La Nacia Teatro en Budapeŝto estas la plej grava teatro en la ĉefurbo havanta 4 epokojn en diversaj konstruaĵoj. La nuna teatro estis la kvara stabila (ne migranta) teatro en Hungara reĝlando, ties lokon montras la ŝablono.
La unua teatro[redakti | redakti fonton]
En la 18-a jarcento la teatroj estis germanlingvaj, sed sporade estis ankaŭ hungarlingvaj migraj teatroj. Komence de la 19-a jarcento oni multe decidis fondi hungaran nacian teatron. Tiu pretiĝis en 1837 ekster de la tiama urbomuro de Pest (urbo) fare de arkitekto Mátyás Zitterbarth. La debuta prezentaĵo estis verko de Mihály Vörösmarty. La tiama Teatro Magyar ŝanĝis nomon al Nacia Teatro en 1840. En la 15-an de marto 1848 okazis solena prezentado honore al la revolucio. La klasikisma teatro estis pligrandigita en 1875 al impona angulkonstruaĵo. Ĉefe loĝejoj estis alkonstruitaj, ties profito helpis la teatran buĝeton. La teatro funkciis ĝis 1908 kaj ĝi estis malkonstruita en 1914.
Ĝis ekfunkcio de Budapeŝta Ŝtata Operejo la teatro prezentis ankaŭ operojn kaj baletojn.
Aktualaj teatrestroj[redakti | redakti fonton]
- József Bajza (poeto) (1837–1838)
- Móric Szentkirályi (1838)
- Gedeon Ráday (1806) (1838–1840, 1845–1849, 1855–1860)
- Pál Nyáry (1839-1840)
- János Simontsits (1841–1842, 1849–1852)
- Endre Bartay (1843–1845)
- Leó Festetics (1852–1854)
- Mihály Nyéky (1854–1855, 1860–1862)
- Sámuel Radnótfáy Nagy (1862–1869)
- Antal Zichy (1869–1870)
- Bódog Orczy (1870–1873)
- Ede Szigligeti (1873–1878)
- Frigyes Podmaniczky (1875–1886)
- István Keglevich (1886–1888)
- Ferenc Beniczky (1888–1891)
- Géza Zichy (1891–1894)
- Elek Nopcsa (1894–1897)
- Andor Festetics (aktoro) (1894–1900)
- László Beöthy (teatrestro) (1900–1902)
- Sándor Somló (1902–1908)
La plej menciindaj aktoroj aŭ aliaj membroj estis en tiu epoko Géza Allaga (dirigento, violonĉelisto), Emília Aranyváry (baletisto), János Bartha (aktoro, 1799), Henrik Benkő (muzikisto), Károly Benza, Lina Bodenburg, Hermin Boér, Ignác Bognár (operkantisto), Vilma Bognár (operkantisto), Mária Csávássy-Fekete Kovácsné, Natália Csercser, Teréz Csillag, József Dezső, Marietta Erdélyi (operkantisto), Béla Hetényi, Lujza Magda Hubenayné, Júlia Gvozdanovics, Ákos Egressy, Gábor Egressy, Adolf Ellenbogen (violonisto kaj dirigento), Gusztáv Eőry Pordán, Elek Erkel drumisto, Ilka Fáncsy, Mari Fehérvári, Vilmos Foltényi (korusano), Mihály Füredi, Ede Gócs (korusano), Vilmos Grünfeld (violonisto), Lajos Hegedűs (teatrestro), Anikó Hivatal, Jenő Ivánfi, Borcsa Kocsisovszky, Ferenc Komlóssy (aktoro), Ida Komlóssy Kövérné, Dragomir Krančević (koncertmajstro), Róza Laborfalvi, Márton Lendvay (patro), Margit Maróthy, Károly Megyeri, Lajos Mészáros (aktoro), Flóra Munkácsy, György Némethy, György Pálffy (aktoro), Ede Reményi (koncertmajstro), Mihály Réthy, János Richter (dirigento), Márk Rózsavölgyi (koncertmajstro), Xavér Ferenc Stéger, József Szákfy, József Szerdahelyi, Jolán Szigeti, Pál Szilágyi (aktoro), József Tamássy, György Telepi (ankaŭ dekoraciisto), Miklós Udvarhelyi.
La dua teatro[redakti | redakti fonton]
Nacia Teatro (la dua teatrejo) | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Tipo | Teatro | ||
Adreso | |||
Situo | Budapeŝto | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 29′ 48″ N, 19° 4′ 12″ O (mapo)47.49666719.07 | ||
| |||
En 1908 la teatro ŝanĝis lokon al la tiam funkcianta teatro Népszínház aŭ "Popolteatro" (en la nuna Placo Blaha Lujza), kie daŭre funkciis ĝis 1964. Tiam pro konstruado de metroo oni malkonstruis ankaŭ tiu ĉi teatron. Pli frue la teatrejo ruiniĝis dum sieĝo de Budapeŝto (1945) kaj dum la hungara revolucio de 1956 signifas aktoroj estis partoprenantoj.
Kelkaj aktoroj en tiu erao estis ekzemple Lajos Básti, Ferenc Bessenyei, Mariann Csernus, József Hajdú, Ferenc Kállai, György Kálmán, Ferenc Ladányi, Margit Lukács, Erzsi Máthé, Ági Mészáros, Árpád Ódry, Erzsi Pápai, János Rajz, Gellért Raksányi, Anna Rápolthy, Kálmán Rózsahegyi, Imre Sinkovits, Artúr Somlay, Emma Somló, Pál Somogyvári, Margit Szabó, Mari Törőcsik, Tivadar Uray, Hédi Váradi, Zsuzsa Zolnay, dirigento estis Rezső Lavotta, reĝisoroj estis Sándor Bodnár kaj Endre Gellért.
Aktualaj teatrestroj[redakti | redakti fonton]
- Imre Tóth (teatrestro) (1908–1917)
- Zoltán Ambrus (verkisto) (1917–1922)
- Sándor Hevesi (1922–1932)
- László Márkus (reĝisoro) (1932–1933)
- Géza Voinovich (1933–1935)
- Antal Németh (1935–1944)
- Ferenc Sándor Kiss (1944)
- Tamás Major (1945–1962)
La tria teatro[redakti | redakti fonton]
La Nacia Teatro denove ŝanĝis lokojn unue al nuntempa Teatro Thália (Budapeŝto) inter 1964-1966, poste al la tiama Teatro Magyar. Oni planis tre longe novan teatron, komence en urba parko, poste en urbocentro, fine pro politika premo laŭ maldekstra bordo de Danubo. Grupo de geaktoroj enuis la mizeran staton en provizoraj lokoj, tial ili fondis Teatron Katona József en 1985. Restis plu en la nacia teatro ekzemple Gábor Agárdy, György Győrffy, Miklós Tolnai kaj Sándor Tóth (muzikalkantisto). El la foririntoj menciindas Miklós Benedek, György Cserhalmi, Mari Csomós, Károly Eperjes, Hilda Gobbi, Piroska Molnár, Mária Ronyecz, László Sinkó, László Szacsvay, Dorottya Udvaros.
Aktualaj teatrestroj[redakti | redakti fonton]
- Béla Both (reĝisoro) (1964–1971)
- Endre Marton (1971–1978)
- Péter Nagy (literaturhistoriisto) (1978–1979)
- János Sziládi (1979–1982)
- Dezső Malonyai (teatrestro) (1982–1989)
- Imre Csiszár (reĝisoro) (1989–1991)
- László Ablonczy (1991–1999)
- István Iglódi (1999–2000)
La kvara teatro[redakti | redakti fonton]
Nacia Teatro | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Tipo | Teatro | ||
Adreso | |||
Situo | Budapeŝto | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 28′ 15″ N, 19° 4′ 15″ O (mapo)47.4708333319.07083333 [+] | ||
| |||
La kvara Nacia Teatro funkcias ekde 2001. Ĝi troviĝas laŭ la Danubo. Kelkaj opinias, ke la teatro simbolizas ŝipon. En 2005 apude Palaco de Artoj konstruiĝis.
La teatro kune kun la apuda subĉiela teatro havas 20 844 kvadratmetrojn. En la konstruaĵo centre estas la preskaŭronda sidlokaro (619 sidlokoj). Apud la konstruaĵo estas ankaŭ memorparko kune kun skulptaĵoj de hungaraj aktoroj. Tie estas ankaŭ subĉiela teatro kaj labirinto el heĝo.
Kelkaj aktoroj el tiu periodo[redakti | redakti fonton]
- Péter Blaskó
- László Földes (muzikisto)
- Gábor Hevér
- Mari Nagy
- Ödön Rubold
- József Szarvas
- Dorottya Udvaros
Aktualaj teatrestroj[redakti | redakti fonton]
- György Schwajda (2000–2002)
- Péter Huszti (2002)
- Tamás Jordán (2003–2008)
- Róbert Alföldi (2008–2013)
- Attila Vidnyánszky (2013-)