Nacia biblioteko de Eduko (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia biblioteko de Eduko
nacia biblioteko
Komenco 1994 vd
Geografia situo 38° 53′ 11″ N, 77° 1′ 8″ U (mapo)38.886494-77.018796Koordinatoj: 38° 53′ 11″ N, 77° 1′ 8″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Nacia biblioteko de Eduko (Usono) (Vaŝingtono)
Nacia biblioteko de Eduko (Usono) (Vaŝingtono)
DEC
Nacia biblioteko de Eduko (Usono)
Nacia biblioteko de Eduko (Usono)
Map
Nacia biblioteko de Eduko (Usono)
vdr

La usona nacia biblioteko de Eduko (angle National Library of Education) estas nacia biblioteko dediĉita al la temo de eduko kaj ankaŭ funkcias kiel publika biblioteko kaj informcentro por la ĉefaj rimedoj de edukado.

La biblioteko estis establita en 1994, sed la komenco de ĝia kolekto estis jam en 1872. La biblioteko disponigas presaĵkolektojn kaj informservojn al publiko, same kiel al la eduka komunumo kaj aliaj registaraj korpoj pri aktualaj kaj historiaj edukprogramoj. Krome, la biblioteko ankaŭ havas agadojn kaj publikaĵojn de la usona departemento de Eduko.

La bibliotekkolekto inkludas dokumentojn kaj rekordojn de usona registaro pri edukaj aferoj kaj inkludas dokumentojn en rilataj kampoj kiel ekzemple: leĝaĵoj, publika politiko, urbaj aferoj, sociologio, historio, filozofio, psikologio, kaj informadiko.

La biblioteko situas en la oficejoj de la usona departemento de eduko en Vaŝingtono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]