Nacia ekonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nocio de Nacia Ekonomio difinas (1) la sciencon pri la tutaĵo de ĉiuj koneksitaj kaj reciproke dependaj agantoj (mastrumo, firmaoj kaj ŝtatokonfederacio) en unu ekonomia areo aŭ (2) tiun ekonomian areon kaj ĝiajn agantojn mem.

Sociekonomie, la reala nacia ekonomio estas prototipo por la konstruado de simpligitaj priskriboj, kiuj prezentatas en matematikaj modeloj. La naciekonomiaj modeloj enhavas almenaŭ du agantojn, depende de ilia klariga celo. Du-sektoroj-modelo estas la plej facila el tiuj modeloj. Ekzemple la ŝtato povas esti alia aganto.

Diversaj formoj[redakti | redakti fonton]

Oni distingas inter malfermitaj kaj fermitaj naciaj ekonomioj, kio dependas de la fakto se ili estas aŭ ne estas ligitaj al aliaj.

Forteco de Naciaj Ekonomioj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj mezuroj, laŭ kiuj oni povas nomi ekonomion sukcesa aŭ malpli sukcesa. La plej kutima metodo estas la kalkulado de la Malneta enlanda produkto (MEP), kiu informas pri ĉiuj produktitaj aĵoj kaj faritaj servoj en unu ekonomia areo dum difinita tempo. La monunuaj diferencoj estas forigataj per valutaj kurzoj. Tamen, tiuj kurzoj ne tute egaligas la diferencojn, ĉar ne aĉeteblas la samaj produktoj kun la sama mono en diversaj lokoj. La komparado de diversaj malnetaj enlandaj produktoj povus do esti malfacila, ĉar ekzemple svisaj produktoj estas pli multe kostaj ol grekaj, pro kio al la grekoj sufiĉus malpli da mono por aĉeti iun produkton. Tial, oni povas uzi la tiel-nomatan aĉetpovan egaligon, per kiu la aĉetpovo de ĉiu ekonomia areo estas enskribata en la kompareblaj MEP-oj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Tiu artiklo estas bazita sur la germana artiklo.