Nacia himno de Omano
Aspekto
| نشيد عمان الوطني · Uman al-vatani | ||
|---|---|---|
| nacia himno | ||
| lando | ||
| kantoteksto | Raŝid bin Uzajiz Al Ĥusaidi en 1970 | |
| muziko | la brita kapelestro James Frederick Mills en 1932 | |
| ekde | 1970, melodio jam ekzistinta ekde 1932 kaj modifita en 1996 | |
| muzika ekzemplo | ||
"Nacia himno de Omano" | ||
نشيد عمان الوطني (arabe, latinliterigite Uman al-vatani, formale laŭ DMG-latinliterigo Našīd ʿumān al-waṭanī) estas la nacia himno de Omano. Oni oficiale deklaris ĝin nacia himno de Omano en 1970.
La teksto estas verkita de la poeto Raŝid bin Uzajiz Al Ĥusaidi en 1970. La muzikon origine komponis la brita kapelestro James Frederick Mills en 1932, kiu estis petita komponi salutan fanfaron por la tiama sultano - la melodio ankoraŭ iom adaptiĝis en 1996; pro tiu origino la muzikaĵo ankoraŭ ofte nomatas as-Salaam as-Sultani (Saluto al la sultano). La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo G-maĵoro.

sultano Kabus ibn Sa'id Al Sa'id (1940-2020), al kiu la himno estis origine dediĉita
| |||||||||||
