Nacia himno de Orienta Timoro
| Pátria | ||
|---|---|---|
| "Patrio" | ||
| nacia himno | ||
| lando | ||
| kantoteksto | Francisco Borja da Costa | |
| muziko | Afonso Redentor Araújo | |
| ekde | 20-a de majo 2002 | |
| muzika ekzemplo | ||
"Nacia himno de Orienta Timoro"
| ||
"Pátria" - portugale "Patrio" - estas la nacia himno de Orienta Timoro. Oni oficiale deklaris ĝin nacia himno de Orienta Timoro la 20-an de majo 2002.
La teksto estas verkita de la poeto Francisco Borja da Costa. La muzikon komponis Afonso Redentor Araújo. La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo C-maĵoro.
"Patrio" fariĝis la nacia himno la 28-an de novembro 1975, kiam Orienta Timoro unue proklamis sian sendependecon de Portugalio. Sed nur naŭ tagojn poste, Indonezio okupis la najbaran landon. Costa estis mortigita dum la invado, kaj Araújo estis kaptita kaj ekzekutita de la okupantoj en 1979.
Post 24 jaroj da gerila milito kaj tri jaroj da transira administrdo de Unuiĝintaj Nacioj por Orienta Timoro, la lando finfine akiris sian sendependecon la 20-an de majo 2002. La lando denove adoptis "Patrio" kiel sian himnon. Leĝo 02/2007 pri Naciaj Simboloj[1] kondiĉiĝas, ke la partituro sekvas la reviziitan instrumentadon de Paulo Pereira dos Santos kaj la frato de Afonso, Abílio Araújo. Teksto kaj notoj estas listigitaj en la leĝo.[2]
Komence, ekzistis nur versio de la nacia himno en la portugala, kiu malofte estas uzata kiel gepatra lingvo en Orienta Timoro. Nur en sendependa Orienta Timoro estis publikigita versio en la tetuna, la dua oficiala lingvo.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oficiala Gazeto de la Respubliko kun Leĝo 02/2007 - Naciaj Simboloj (portugale) de januaro 2007. arkivigite en marto 2016 (en formato PDF)
- ↑ Jornal da República: Lei do parlamento 2/2007 – símbolos nacionas, sekcio III, artikolo 5, paragrafo 3, alirita la 21-an de oktobro 2007.
- ↑ Registaro de Orienta Timoro: Símbolu Nasionál, alirita la 9an de februaro 2022.
| |||||||||||
