Nad Tatrou sa blýska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nacia himno de Slovakio)
Nad Tatrou sa blýska
Super Tatro fulmas
“Nad Tatrou sa blýska”
nacia himno
lando  Slovakio
 Ĉeĥoslovakio
kantoteksto Janko Matúška, 1844
muziko Popola muziko
ekde 1993
1918 ( Ĉeĥoslovakio)
ĝis 1992 ( Ĉeĥoslovakio)
muzika ekzemplo
"Nad Tatrou sa blýska"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

Nad Tatrou sa blýska (Super Tatro fulmas) estas la nacia himno de Slovakio. Ĝian tekston skribis en 1844 Janko Matúška dum protesta foriro de bratislavaj studentoj al Levoča. Melodio de la himno devenas de tradicia slovaka popolkanto Kopala studienku (Ŝi fosis puteton). Kelkaj versioj de tiu ĉi melodio estas konataj en la tuta regiono de Karpatoj.

En 1920 la unua strofo fariĝis parto de la Ĉeĥoslovaka himno. Ekde 1992 la himno de sendependa Slovakio konsistas el du strofoj.

Nad Tatrou sa blýska

Nad Tatrou sa blýska
hromy divo bijú.
Zastavme ich bratia,
ved' sa ony stratia,
Slováci ožijú.

To Slovensko naše
posiaľ tvrdo spalo.
Ale blesky hromu
vzbudzujú ho k tomu,
aby sa prebralo.


Super Tatro fulmas

Super Tatro fulmas
bruas tondro-krakoj;
paciencu, fratoj,
ĉesos fulmo-batoj,
vivos ni, Slovakoj.

Dormis Slovakio
dum multegaj jaroj;
vekis ĝin la tondroj,
el la dormo-ombroj
al glor-plenaj faroj.

(tradukis Eduard V. Tvarožek)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]