Nacia monumento Muir Woods

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia monumento Muir Woods
Nacia monumento de Usono • National Park System unit • nacia monumento [+]

Supermara alteco545 m [+]
Koordinatoj37° 53′ 31″ N, 122° 34′ 16″ U (mapo)37.8919-122.571Koordinatoj: 37° 53′ 31″ N, 122° 34′ 16″ U (mapo)
Areo2,24 km² (224 ha) [+]

Nacia monumento Muir Woods (Kalifornio)
Nacia monumento Muir Woods (Kalifornio)
DEC
Nacia monumento Muir Woods
Nacia monumento Muir Woods
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Nacia monumento Muir Woods

Vikimedia Komunejo:  Muir Woods National Monument [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Nacia monumento Muir Woods estas naturprotektejo en la usona kantono Marin ĉ. 15 km norde de San Francisko en la usona federacia ŝtato Kalifornio. Tiuj naciaj monumentoj en Usono protektas la lastajn arbogigantojn de sekvojoj (Sequoia sempervirens), nome la plej altaj arbospecioj de la mondo. La protektejo estis fondita en 1908 fare de prezidanto Theodore Roosevelt, post kiam la deputito de la kongreso de Usono William Kent kaj sia edzino el privataj rimedoj aĉetis 120 ha kaj transdonis la terenon al la federacia registraro. Laŭ la deziro de la fondinto la tereno ricevis la nomon laŭ la naturesploristo kaj naturprotekanto John Muir.

sekvojo

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La arbara regiono situas ĉe malgranda rojo ĉe la deklivoj de la monto Tamalpais. Ĝi estas ŝatata regiona ripoza regiono por la loĝantoj de la regiono San Francisko. Ĝi estis pligrandigita al hodiaŭ ĉ. 2,2 km².

La ĉefa allogaĵo estas grandaj sekvojoj. La plej altaj ekzempleroj estas 79 m altaj. La sekvojoj povas atingi 500 ĝis 800 jaraĝon. En la ombro de la altaj arboj kreskas la kalifornia laŭro (Umbellularia californica), la oregona acero (Acer macrophyllum) kaj Lithocarpus densiflorus.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]