Nacia parko
Nacia parko estas naturrezervejo sub ŝtata protekto.
En la jaro 1872 en Usono estis fondita la unua nacia parko de la mondo: Yellowstone. De tiam ekestis pli ol 1600 naciaj parkoj en ĉiuj kontinentoj - por konservi kaj protekti specialajn biotopojn, rarajn speciojn aŭ pejzaĝojn.
Nuntempe naciaj parkoj protektas ekologiajn procedadojn – la celo estas gardi sekura la naturon en sia tuto. Bestoj, plantoj kaj pejzaĝoj povu evolui sen ĝena homa influo. Ekzemple la 13 germanaj naciaj parkoj situas en arbaroj aŭ altmontaroj, en lag- aŭ riverpejzaĝoj, apud la nordmara aŭ balta bordoj. Tiamaniere eksterordinaraj natur- aŭ kulturpejzaĝoj estas aparte protektitaj.
Kelkaj naciaj parkoj
- Nacia Parko Gunung Mulu
- Nacia parko Vadmaro
- Apudbajkala Nacia Parko
- Naciaj Parkoj de Kanado
- Naciaj parkoj en Nepalo
- Naciaj parkoj de Usono