Nacia parko Noel Kempff Mercado
Nacia parko Noel Kempff Mercado | |
hispane: Parque Nacional Noel Kempff Mercado | |
Nacia parko | |
Oficiala nomo: Parque Nacional Noel Kempff Mercado | |
Lando | ![]() |
---|---|
Departamento | Santa-Kruzio |
Parto de | Amazonio |
Koordinatoj | 14° 16′ 00″ S 60° 52′ 00″ U / 14.26667 °S, 60.86667 °U (mapo) |
Areo | 15 234 km² (1 523 400 ha) |
Estiĝo | 28-an de junio 1979 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |
Nomo | Noel Kempff Mercado National Park |
Tipo de heredaĵo | natura |
Jaro | 2000 (#24) |
Numero | 967 |
Regiono | Latina Ameriko |
Kategorio IUCN | II – Nacia parko |
![]() | |
Retpaĝo: Bolivialine: Informoj pri la nacia parko | |
La nacia parko Noel Kempff Mercado estas naturprotektejo en Amazonio en Bolivio kaj ekde 2000 monda heredaĵo de UNESKO. La nacia parko situas en la nordorienta parto de la lando en la bolivia departemento Santa-Kruzio, ĉe la landlimo al Brazilo. La parko estis fondita la 28-an de junio 1979.
La nacia parko havas areon de 1 523 446 ha kaj konsistas el parto de la altebenaĵo Huanchaca (750 m supermarnivela) kaj de la ĉirkaŭa malaltebenaĵo (200 m spermarnivela). La parko enhavas multe da akvo: akvofaloj, lagunoj, malsekejoj. La flaŭro kaj faŭno estas tre diversaj; aldone al 4.000 plantoj ekzistas multegaj insektspecioj, 139 mamul-, 621 bird-, 75 reptili-, 62 amfibi- kaj 250 fiŝspecioj.
Pro sia situo la parko estas malfacile atingebla kaj vizitas ĝin ne multaj turistoj. Ekzistas du vizitantcentroj: Flor de Oro norde kaj Los Fierros sude.
La parko nomiĝis unue „Huanchaca-naciparko“ kaj estis alinomita en 1988 honore al biologo kaj profesoro Noel Kempff Mercado, kiu zorgis pri la fondo de la parko kaj estis murdita en 1986 dum esplormisio en la parko far drogkontrabandistoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Enlistigo en la Mondan Heredaĵon de UNESKO (angle) (france)
- Informoj de UNEP-WCMC (angle)