Naciaj Filmpremioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naciaj Filmpremioj
Vigyan Bhavan, kie la Naciaj Filmpremioj estas okazigitaj ĉiujare.
Vigyan Bhavan, kie la Naciaj Filmpremioj estas okazigitaj ĉiujare.
premiaro • medalo • honorigo
Branĉoj • National Film Award for Best Feature Film
• National Film Award for Best Actor
• National Film Award for Best Actress
• National Film Award for Best Supporting Actor
• National Film Award for Best Supporting Actress
• National Film Award for Best Female Playback Singer
• National Film Award for Best Music Direction
• National Film Award for Best Direction
• National Film Award for Best Male Playback Singer
• National Film Award for Best Cinematography
• National Film Award for Best Feature Film in Bengali
Nacia Filmpremio por la plej bona longa filmo en la telugua
• National Film Award for Best Screenplay
• National Film Award for Best Editing
• National Film Award for Best Popular Film Providing Wholesome Entertainment
• National Film Award for Best Feature Film in Hindi
• National Film Award for Best Choreography
• National Film Award for Best Film on Other Social Issues
• National Film Award for Best Feature Film in Tamil
• National Film Award for Best Feature Film in Malayalam
• National Film Award for Best Feature Film in Oriya
• National Film Award for Best Feature Film in Kannada
• National Film Award for Best Feature Film in Assamese
• National Film Award for Best Feature Film in Marathi
• National Film Award for Best Lyrics
• National Film Award for Best Special Effects vd
Organizanto Directorate of Film Festivals
Lando Barato
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Naciaj Filmpremioj (angle National Film Awards) estas la plej eminenta ceremonio de filmaj premioj en Barato. Starigita en 1954, ĝi estas administrata, kune kun la Internacia Filmfestivalo de Barato kaj la Indian Panorama, de la Administrejo de Filmfestivaloj de la barata registaro, ekde 1973.[1][2]

Ĉiu jaro, nacia estraro nomumita de la registaro elektas la venkontojn kaj la premia ceremonio okazas en Nov-Delhio, kie la Prezidanto de Barato prezentas la premiojn. Post tio, sekvas la inaŭguro de la Nacia Filmfestivalo, kie la venintaj filmoj estas projektataj por la spektantaro. Temante pri filmoj produktitaj dum la antaŭa jaro ĉie tra la lando, la ceremonio celas rekoni meriton al la plej bonaj rezultoj de barata kino, tiel kiel prezenti premiojn por la plej bonaj filmoj en ĉiu regiono kaj lingvo de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Premioj estis unue prezentitaj en 1954. La Registaro de Barato konceptis la ceremonion por honori filmojn faritaj trans Barato, sur nacia skalo, por instigi la disvolviĝon de la barataj arto kaj kulturo. Ekde 1973, la barata Administrejo de Filmfestivaloj administras la ceremonion kune kun aliaj gravaj ĉiujaraj filmaj eventoj en Barato.

Ĵurioj kaj regularo[redakti | redakti fonton]

La Naciaj Filmpremioj organiziĝis laŭ du ĉefaj kategorioj: longaj filmoj kaj dokumentaj filmoj. La ĵurioj estas nomumitaj de la Administrejo de Filmfestivaloj en Barato. Nek la Registaro nek la Administrejo havas influon rilate al la elekto de la filmoj kaj rilate al la decido de kiu filmo fine gajnos premiojn. Ekzistas striktaj kriterioj por decidi ĉu filmo elekteblas por la ĵuria estraro. Pli ol 100 filmoj faritaj tra la lando dividiĝas en ĉiu kategorio (longaj aŭ dokumentaj) ĉiujare, tiel partoprenante la filman konkurson.

Listo de reguloj eldoniĝas ĉiun jaron en dokumento de reguligoj konata kun la nomo National Film Award Regulations (Regularo de la Naciaj Filmpremioj). La kriterioj por kandidatiĝi enhavas multajn paragrafojn. Inter ili, aperas rekta postulo rilate al la filmfaristoj kaj precipe rilate al la reĝisoro, ke ili estu barataj civitanoj.[3] Filmoj enirintaj la konkurson devus esti produktitaj en Barato kaj, en la kazo de ko-produktado kun fremdan ento, ekzistas ses kromaj kondiĉoj kiu devas esti plenumita por ke la filmo povu kandidatiĝi.[3] Laŭ la kriterioj, por prezenti sin fronte la ĵurio, ĉiu filmo devus havi atestilon de de la Centra Estraro pri Filmaj Atestadoj inter la 1-a de januaro kaj la 31-a de decembro. Ĉu filmo estas taksota longa aŭ dokumenta filmo, estos decidita de la ĵurio pri longaj filmoj. La regularo inkluzivas sekcion de reguloj determinantaj kiuj filmoj ne estos elekteblaj por partopreni la konkurson.[3]

Premioj[redakti | redakti fonton]

La premioj organiziĝas laŭ tri sekcioj: «longaj filmoj», «dokumentaj filmoj», kaj «plej bona skribo pri kino». Ĉiu sekcio havas sian individuajn celojn; la sekcioj pri longaj kaj dokumentaj filmoj celas instigi la produktadon de filmoj kun estetika kaj teĥnika valoro kaj socia graveco, kontribuantaj al la kompreno, kaj dankemaj pri kulturoj de malsamaj regionoj de la lando en kinematografia formo, tiel antaŭeniganta la unuecon kaj la integrecon de la nacio. La sekcio «plej bona skribo pri kino» celas instigi la studon de la kino kiel arta formo kaj disvastigo de informoj, kaj proponas kritikan dankon de la kina arta formo kun la eldono de diversaj libroj, artikoloj, revizioj, ĵurnalaj priraportoj kaj studoj.[4]

Krome, vivdaŭra premio, kiu havas la nomon Dadasaheb Phalke de la patro de la barata kino, estas donata al filma famulo por elstara kontribuaĵo al la kreskigo kaj evoluado de la barata kino.[4][5]

Ĉiuj la premiaj gajnintoj estas premiitaj kun medalo, premio de mono, kaj atestilo de merito. Ses kategorioj de la sekcio «longaj filmoj», du de la «dokumentaj filmoj» kaj la sekcio «plej bona skribo pri kino» iĝis taŭgaj por Swarna Kamal (premio Ora Lotuso) kaj la ceteraj kategorioj por la Rajat Kamal (premio Arĝenta Lotuso).[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficiala retejo de la Administrejo pri FilmFestivaloj.
  2. Filmfestivaloj. Arkivita el la originalo je 2008-06-17. Alirita 2023-04-06.
  3. 3,0 3,1 3,2 55th National Film Awards Regulations. Eligibility. Pages 2–3.
  4. 4,0 4,1 4,2 Ŝablono:Cite press release
  5. Dadasaheb Phalke Award Past Recipients. Directorate of Film Festivals. Alirita August 13, 2012.

Kromaj legadoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo National Film Awards en la angla Vikipedio.