Naciaj parkoj de Italio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Inter la naciaj parkoj en Italio la unua estis la Nacia Parko de Abruco (Parco nazionale d'Abruzzo), kreita en 1921 kaj poste alinomita al Nacia Parko de Abruco, Latio kaj Molizo. La postan jaron (1922) la dua nacia parko estis kreita, nome la Nacia Parko de la Granda Paradizo (Parco nazionale del Gran Paradiso).

Hodiaŭ la naciaj parkoj en Italio estas 25 kaj protektas ĉirkaŭ la 6% de la tutlanda areo.

Ĉi sube la listo de tiuj naciaj parkoj.

Naciaj parkoj en Alpoj[redakti | redakti fonton]

La italaj naciaj parkoj en Alpoj estas kvar kaj protektas sume ĉ. 2300 km². Du el ili najbaras alilandajn naciajn parkojn preter la limo, estigante grandegajn protektatajn areojn.

Nomo Foto Regionoj Kreojaro Areo (km²) Najbaraj parkoj Priskribo
Granda Paradizo
(Gran Paradiso)
Nivoletto.jpg Aosta Valo, Piemonto 1922 710 Nacia Parko Vanoise (Francio) Montara parko kun tre altaj montoj (inter kiuj la samnoma monto, 4061 m)
Granda Valo
(Val Grande)
"Sulla coda del drago" - Bivacco La colma di Premosello.jpg Piemonto 1992 113 - Mezalta montaro (ĝis ĉ.2300 m) en norda Piemonto
Stelvio Obere Laaser Alm mit Laaser Ferner.jpg Lombardio,
Trentino-Sudtirolo
1935 1307 Svisa Nacia Parko Montara parko ĉ. historia altega montopasejo (Stelvio, 2770m)
Belunaj Dolomitoj
(Dolomiti Bellunesi)
Sass de mura PNDB.jpg Veneto 1990 150 - Montara parko en orientaj Dolomitaj montoj

Naciaj parkoj en Apeninoj[redakti | redakti fonton]

Granda parto de la plej alta parto de Apeninoj estas protektata.

Nomo Foto Regionoj Kreojaro Areo (km²) Priskribo
Toskana-Emilia Apenino
(Appennino Tosco-Emiliano)
Monte Ventasso.jpg Emilio-Romanjo, Toskanio 2001 261 Montaraj arbaroj
Kasentinaj Arbaregoj
(Foreste Casentinesi, Monte Falterona e Campigna)
Camaldoli - panoramio.jpg Emilio-Romanjo, Toskanio 1993 310 Montaraj arbaroj, parte ekde longe protektitaj pro pluraj monaĥejoj
Sibilaj Montoj
(Monti Sibillini)
Lagodipilato001.jpg Markio, Umbrio 1993 697 Montaraj arbaroj kaj herbejoj
Gran Sasso kaj Montoj Laga
(Gran Sasso e Monti della Laga)
Gransasso dal cefalone.jpg Abruco, Latio, Markio 1991 1413 Montaraj arbaroj kaj herbejoj ĉirkaŭ la plej alta pinto de Apeninoj (Gran Sasso, 2914 m)
Majella Majella001.jpg Abruco 1991 628 Montaraj arbaroj kaj herbejoj ĉirkaŭ la dua pinto de Apeninoj (Majella)
Abruco, Latio kaj Molizo
(Abruzzo, Lazio e Molise)
PNAbruzzo2.jpg Abruco, Latio, Molizo 1921 497 Montaraj arbaroj. La plej malnova nacia parko en Italio.
Lupoj, ursoj, ĉamoj ktp
Lukana Apenino
(Appennino Lucano-Val d'Agri-Lagonegrese)
Immagine 642.PNG Basilikato 2007 690 Montaraj arbaroj
Pollino Pinus heldreichii Parco del Pollino.jpg Basilikato, Kalabrio 1993 1711 Montaraj arbaroj kaj herbejoj. Enhavas la plej maljunan arbon en Eŭropo (supozeble). Pluraj endemioj.
Sila Foreste della Sila con lago Arvo sullo sfondo.jpg Basilikato, Kalabrio 2002 (1968) 737 Montaraj arbaroj, lagoj
Aspromonte Lago Costantino (Parco Nazionale dell'Aspromonte) - San Luca (Reggio Calabria) - Italy - 10 May 2009 - (2).jpg Kalabrio 1989 (1968) 642 Montaraj arbaroj

Marbordaj naciaj parkoj[redakti | redakti fonton]

Marbordaj naciaj parkoj ofte entenas marbordon kaj ian enlandan areon. Kelkaj marbordaj parkoj enhavas nur insuletojn kaj, kelkfoje, parton de la apuda maro, por la protektado de fiŝoj kaj marfundoj.

Nomo Foto Regionoj Kreojaro Areo (km²) Priskribo
Kvin Landoj
(Cinque Terre)
Cinque Terre Via dell'Amore.jpg Ligurio 1999 39 Kruta marbordo.
Toskana Insularo
(Arcipelago Toscano)
Ile de Montecristo, Italie, vue aérienne.jpg Toskanio 1996 169 Insuletoj (kelkaj kun urbetoj, kelkaj senhomaj). Vastaj maraj areoj protektataj.
Circeo Acropolis of Circeo and Sabaudia.jpg Latio 1934 56 Mediteranea marbordo, apudmaraj lagoj kaj apuda ebenaĵa arbaro. Nanaj palmoj, mediteraneaj plantoj.
Cilento
(Cilento, Vallo di Diano e Alburni)
Cape of Palinuro 1.jpg Kampanio 1991 1782 Marbordo (plejparte kruta) kaj enlanda montaro. Pluraj famaj grotoj, kaj ĉemare kaj enlande. La plej granda nacia parko en Italio.
Gargano Mattinata - Faraglione.JPG Apulio 1991 1181 Marbordo (plejparte kruta) kaj enlanda arbaro.
Pantellerio
(Pantelleria)
Monte gibelè.jpg Sicilio 2016 66 Insulo de vulkana deveno. Unu el la plej sudaj insuloj de Italio.
Asinara Cala Sabina - Asinara - panoramio.jpg Sardinio 1997 52 Preskaŭ senhoma insulo.
Insularo La Maddalena
(Arcipelago di La Maddalena)
La Maddalena Archipel Aerial view.jpg Sardinio 1994 51 Insuletoj. Grandaj areoj protektataj en la maro.

Ceteraj naciaj parkoj[redakti | redakti fonton]

Nomo Foto Regionoj Kreojaro Areo (km²) Priskribo
Vezuvio
(Vesuvio)
Vesuvius from Naples at sunset.jpg Kampanio 1995 73 Vulkano. La parko ne entenas la marbordon, kiu estas tre dense loĝata.
Alta Murĝa
(Alta Murgia)
Murgia Sud Orientale gradino.jpg Apulio 2004 680 Montetoj en Apulio
Gennargentu
(Golfo di Orosei e Gennargentu)
Gennargentu - i pascoli estivi di "sa panargia".JPG Sardinio 1998 (ankoraŭ malaktiva) 739 Enlandaj montoj kaj montetoj de Sardinio, kaj aldone marbordo (plejparte kruta).